Laktitolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sorbitola glukozido
Kemia formulo
C12H24O11
Laktitolo
Bastona kemia strukturo de la
Laktitolo
Laktitolo
Tridimensia kemia strukturo de la Laktitolo
Laktitolo estas komerce akirebla
Laktitolo estas komerce akirebla.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Sorbitola glukozido
CAS-numero-kodo 585-86-4
81025-04-9
ChemSpider kodo 138481
PubChem-kodo 157355
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka aŭ malhela solidaĵo[1]
Molmaso 344,31596 g mol−1
Denseco 1,69 g/cm−3[2]
Fandpunkto 100°C [3]
Bolpunkto 788,5°C [4]
Refrakta indico  1,6340
Ekflama temperaturo 430,7°C [5]
Solvebleco Akvo:572 g/L[6]
Mortiga dozo (LD50) 30000 mg/kg (buŝe) [7]
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P264+265, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P319, P321, P332+317, P337+317, P362+364, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

LaktitoloSorbitola glukozido estas organika kombinaĵo rezultanta el interagado de la glukozo kaj sorbitolo. Ĝi estas blanka aŭ malhela solidaĵo, tre solvebla en akvo, dumetilformiamido, metanolo, kaj tre malmulte solvebla en glacia acetata acido kaj kloroformo. Laktitolo posedas 12 karbonatomojn, 24 hidrogenatomojn kaj 11 oksigenatomojn.

Laktitolo estas dusaĥarida sukeralkoholo (glukozo kaj sorbitolo) produktita de laktozo. Ĝi estas uzata kiel anstataŭiga pogranda dolĉigilo por malaltaj kaloriaj manĝaĵoj kun 30-40% de la dolĉeco de la saĥarozo. Ĝi ankaŭ estas uzata medicine kiel laksigilo[8], en la traktado de hepata encefalopatio[9], kaj estas nekariogenagento[10].

Laktitolo estas uzata en diversaj manĝaĵoj kun malaltaj energioj aŭ manĝaĵoj malalte grasa. Alta stabileco faras ĝin populara por bakado. Ĝi estas uzata en sensukeraj bombonoj, kuketoj (biskvitoj), ĉokolado, kaj glaciaĵo, kun dolĉeco de 30-40% tiu de saĥarozo. Laktitolo ankaŭ antaŭenigas kolon-sanon kiel prebiotiko. Pro malbona sorbado, laktitolo nur havas 2-2.5 kilokaloriojn (8.4-10.5 kiloĵuloj) je gramo, komparata kun 4 kilokalorioj (17 kJ) je gramo por tipaj saĥaridoj. Tial, Laktitolo estas proksimume 60% same kaloria kiel tipaj saĥaridoj.

Laktitolo estas listigita kiel ingredienco en iuj preskribaj medikamentoj. Laktitolo estas laksigilo kaj estas uzata por malhelpi aŭ trakti konstipon. En februaro 2020, Laktitolo estis aprobita por uzo en Usono kiel osmoza laksigilo por la terapio de kronika idiopata[11] konstipo (CIC) en plenkreskuloj.

Laktitolo en kombinaĵo kun plantaga ŝelo estas aprobita kombinaĵo por idiopata konstipo kiel laksigilo kaj estas uzata por malhelpi aŭ trakti konstipon.

Sekureco kaj sano[redakti | redakti fonton]

Laktitolo, eritritolo, sorbitolo, ksilitolo, manitolo, kaj maltitolo estas ĉiuj klasitaj kiel sukeralkoholoj (Laktitolo kaj maltitolo estas fakte dusaĥaridaj alkoholoj, ĉar ili enhavas puran sukeron - ne miksitajn kun aliaj ingrediencoj). La Usona Administracio pri Manĝaĵoj kaj Medikamentoj (FDA) klasifikas sukeralkoholojn kiel "ĝenerale rekonitajn kiel sekurajn" (GRAS). Ili estas aprobitaj kiel manĝaldonaĵoj, kaj estas rekonitaj kiel ne kontribuantaj al dentokariigo aŭ kaŭzante pliiĝojn en sangoglukozo. Laktitolo ankaŭ estas aprobita por uzo en manĝaĵoj en plej multaj landoj ĉirkaŭ la mondo.

Kiel aliaj sukeralkoholoj, laktitolo kaŭzas krampojn, flatemon kaj diareon ĉe iuj individuoj, kiuj konsumas ĝin. Tiuj efikoj ekestas ĉar al homoj mankas taŭga beta-galaktosidazo en la supra gastrointestina (GI) vojo, kaj plimulto el la konsumita laktitolo atingas la dikan inteston, kie ĝi tiam iĝas fermentebla al intestmikroboj (prebiotaj) kaj povas tiri akvon en la inteston per osmozo. Pro ĉi tiuj kialoj oni ofte serĉas medicinan konsilon antaŭ ilia uzo.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de la laktitolo per interagado de glukozo kaj sorbitolo:

glukozo +sorbitolo Laktitolo +akvo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]