Laura Netzel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laura Netzel
Persona informo
Aliaj nomoj N. Lago
Naskiĝo 1-an de marto 1839 (1839-03-01)
en Rantasalmi
Morto 10-an de februaro 1927 (1927-02-10) (87-jaraĝa)
en paroĥo sankta Johano en Stokholmo
Tombo Norda tombejo, apud Stokholmo
Ŝtataneco Svedio
Familio
Patro Georg Fredrik Pistolekors
Edz(in)o Wilhelm Netzel
Infanoj Sigrid Hedda Netzel • Laura Netzel
Okupo
Okupo komponistopianistofilantropo
vdr

Laura (Pistolekors) NETZEL (la 1-an de marto 1839 - la 10-an de februaro 1927) estis sved-finna komponistino, pianisto, dirigento, filantropo kaj dum multaj jaroj organizanto de malmultekostaj koncertoj por laboristoj. Post sia geedziĝo (1866) ŝi prenis la familian nomon de sia edzo, kvankam ŝi preferis aldoni "naskita Pistolekors" por daŭre fiere marki sian finnan heredaĵon kaj sian apartenon al nobelaro [1].

Vivo[redakti | redakti fonton]

En ŝia infanaĝa hejmo, kiel estis kutime tiam, organiziĝis oftaj muzikaj salonoj; ĉe unu el tiuj eventoj la orgenistino Elfrida Andrée premieris sian unuan “Triteton por piano” (1860). Laura prezentis la pianan parton kun du muzikistoj de la kortega orkestro sur violono kaj violonĉelo.

La eblecoj de Laura Netzel koncerti publike malpliiĝis post la geedziĝo, kaj estis tiam ke ŝi turnis sian kreivon al komponado. Ŝia debuto kiel komponistino laŭsupoze estis kiam La Nova Harmonia Kompanio de Stokholmo prezentis kelkajn el ŝiaj verkoj por virinaj voĉoj en koncerto (1874). Ŝiaj verkoj unue estis prezentitaj sub la pseŭdonimoN Lago[2]; nur dek jarojn poste ŝi publikigis la unuan verkon sub sia propra nomo (1884). La enspezo de ŝiaj koncertoj estis donacitaj al bonfarado, tiu ĉi fakto legitimis ŝian okupon de enspeziga laboro, kiu estis socie malbone rigardata por nobela virino.

Dum multaj jaroj Laura Netzel, instigita per sia forta kredo, organizis kaj dirigentis popularajn koncertojn kaj sociajn eventojn en Stokholmo, kiuj kolektis grandajn monsumojn por la bonfaraj laboroj en apogo al virinoj, infanoj kaj senhavuloj. Por la laborista klaso ŝi organizis koncertojn laŭ la brita idealo eduki la laboristojn en artmuziko kaj provizi ilin per simila alternativo de populara kulturo, kiel ekzemple varieteo. Ŝiaj koncertoj ofte devis moviĝi al pli grandaj ejoj kiam la spektantaro kreskis, eĉ rifuzante la eniron de riĉaj homoj por doni pli da lokoj al senhavuloj. Ĉe tiuj koncertoj ofte prezentiĝis grandaj artistoj svedaj kaj eksterlandanoj, kune al ne-establitaj junaj muzikistoj. Ofte ili reciproke prezentis la muzikon de Laura Netzel en siaj propraj koncertoj sur la grandaj scenejoj en Svedio kaj Eŭropo.

Plej multaj el ŝiaj komponaĵoj estas en la malfrua romantika kromata stilo, kun sugestoj de nuntempa franca muziko. Ŝia laboro ricevis bonan raportadon en francaj muzikrevuoj; ŝi estis laŭdita pro sia “melodia spriteco, aŭdacaj harmonioj, kaj samtempe konstanta facileco”. Ŝi estis tre fiera pri tiuj trajtoj; timante perdi sian intuician muzikecon, ŝi longe prokrastis sian studon pri komponado, kion ŝi faris nur dum la 1880-aj jaroj.

La francaj influoj de Laura Netzel povas esti percepteblaj en “ŝia uzo de kromataj kaj aliaj harmonioj, de la multaj francaj titoloj kiujn ŝi donis al siaj verkoj, kaj ankaŭ de la fakto ke ŝi komponis por fluto”. En Francio, lignaj blovinstrumentoj havis la statuson, kiuj en la cetero de Eŭropo plejparte estis rezervita por piano, voĉo, kaj kordoj.

Ŝia plej ambicia verko, kun la plej grandaj muzikaj rimedoj kaj la plej longa daŭro estis Stabat Mater por solistoj, miksita koruso kaj orgeno, poste kun orkestro en propra adapto. La Kortego ĉeestis la premieron (1890), kaj poste la Reĝo Óscar la 2-a skribis al ŝi personan dankleteron.

"La rekono de virinoj kiel komponistoj estis mia mova forto” diris Laura Netzel, kiu ricevis la taskon prezidi la muzikajn artojn de virinoj ĉe la Ĉikaga Monda Ekspozicio (1893). Estis elektitaj kvar komponistinoj kiel reprezentantoj de Svedio: Elfrida Andrée, Valborg Aulin, Helena Munktell kaj Laura Netzel. Ili daŭre estas konsiderataj la plej elstaraj el la svedaj virinaj komponistoj kaj kiel apartenanta al la unua rango de 19-a-jarcentaj svedaj komponistoj ĝenerale [3][4].

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 173 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Stabat mater, Op. 45 (1890)
  • Cello Sonata, Op. 66 (1899)
  • Serenade for Piano Trio, Op. 50
  • Preludio e Fughetta for Piano Trio, Op. 68
  • Piano Trio, Op. 78
  • Piano Concerto en E minor, Op. 84

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laura Netzel 1 – född Pistolekors Sveriges Radio
  2. Adrian Room. (1996) Dictionary of Pseudonyms: 13,000 Assumed Names and Their Origins.
  3. Laura Netzel. Arkivita el la originalo je 17 July 2011. Alirita 4 October 2010. Arkivigite je 2011-07-17 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Sadie, Julie Anne. (1994) The Norton/Grove dictionary of women composers. ISBN 9780393034875.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Laura Netzel - Cello Sonata Op. 66 (1899)