Laurent Joubert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laŭrenco Ĵubero
(1529-1583)
Franca kuracisto, kirurgo kaj universitata profesoro, kaj persona kuracisto de Henriko la 3-a kaj Katerino de Mediĉo (1519-1589).
Franca kuracisto, kirurgo kaj universitata profesoro, kaj persona kuracisto de Henriko la 3-a kaj Katerino de Mediĉo (1519-1589).
Persona informo
Laurent Joubert
Naskiĝo 16-a de Decembro 1529
en Valencio, Francio
Morto 21-a de Oktobro 1583
en Lombez, Gers, Francio
Lingvoj meza franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Montpellier
Universitato de Torino
Universitato de Padovo
Universitato de Ferrara
Profesio
Okupo kuracisto • kirurgo • universitata instruisto • tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Laurent Joubert (1529-1583) estis franca kuracisto, kirurgo kaj universitata profesoro, kaj persona kuracisto de Henriko la 3-a kaj de Katerino de Mediĉo (1519-1589), edzino de Henriko la 2-a (1519-1559). Li estis aŭtoro de la "Traktaĵo pri la rido" (1579), la plej kompleta renesanca priskribo pri la fiziologiaj funkcioj de la rido, kaj la unua el sennombraj verkoj de li publikigitaj dum lia vivo.

Li estis filo de Jean Joubert, kavaliero de la Sankta Tombo, kaj lia edzino Catherine de Genas el nobela deveno. Ilia geedziĝo produktis 20 infanojn el kiuj Laurent estis la deka. Li studis kun la profesoro Guillaume Rondelet (1507-1566), kanceliero de la Fakultato pri Medicino de Montpellier al kiu li sukcedis. Li edziĝis en la 14-a de septembro 1561, en Montpellier.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ĵubero estis signifa figuro en movado kiu celis defii medicinajn superstiĉojn kaj la malklerecon en Francio. En sia du-voluma verko "Erreurs Populaires" ("Popularaj eraroj"), unue eldonita en 1578, li klarigis ke ne estis vere, ke viraj infanoj naskiĝis ĉe plenluno kaj inaj infanoj ĉe novluno. Aliflanke, li erare sugestis, ke vira infano povus koncipiĝi en certaj horoj de la nokto aŭ de la monato. La klara celo de Ĵubero estis levi kuracistojn kaj kirurgojn el ilia "rutina kaj senbaza praktiko" kaj informi la homojn kiel bone zorgi pri si mem. Tiucele li uzis la kreskantan influon de la gazetaro, kaj kontribuis por la transigo de la parola al la presita tradicio rilate al medicina scio.

Ĵubero kaj liaj kolegoj estis forte kontraŭbatalataj de tiuj konsiderantaj la klasikajn grekajn kaj latinajn medicinajn tekstojn kiel sankta, ili estis suspektataj pri la medicinaj avertoj skribitaj en la franca. Ĵubero argumentis ke tiuj celantaj nei al homoj la scion por konservi sian propran sanon ne estis pli bonaj ol tiuj neantaj al ili la rajton legi la sanktajn religiajn tekstojn en sia propra lingvo. Efektive, li defiis monopolojn intime gardatajn pri la medicina konado, kvankam li insiste asertadis ke la pacientoj devus obei la ordonojn de la kuracistoj se ili volas kompreni kiel esti bonsana.

En sia verko "Popularaj eraroj" Ĵubero mencias serion da popularaj misagoj, kiujn li dokumentis kaj poste diskutis per referencoj en sia propra sperto kaj praktiko. Pri loka kutimo, li skribis: Ĉu estas bona ideo sidigi virinon en akuŝolaboro sur varma pelvo, aŭ meti la ĉapelon de sia edzo sur ŝia stomako, kiel faras la bonaj virinoj en la vilaĝoj ĉirkaŭ Montpellier? "La ĉapelo probable ne multe helpos, escepte kiam ĝi servas kiel kunpremilo aŭ helpas en la elpelo de la feto".

Ĵubero verkis multajn medicinajn tekstojn kaj en la latina kaj en la franca. Kelkaj el ili estis publikigitaj iom da jaroj antaŭ lia morto, kaj aliaj plu publikiĝis post kiam li mortis, kaj la lasta estis publikigita en 1603. Lia eldono de "La Granda Kirurgio", verko eldonita de Gi de Ŝoliako, estis tradukaĵo en la francan el la originala latina, igante la verkon pli alireblan al la samtempaj kirurgoj.

"Popularaj eraroj", verko eldonita de Laurent Joubert en 1578.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]