Lavazza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lavazza
Nuvola Lavazza
negoco • entrepreno vd
Dum 1895 - nekonata/nuntempe
Jura formo società per azioni
Fondintoj Luigi Lavazza vd
Sidejo Torino
Lando Italio
Dungitoj 3 800 (stato: 2017)
Agokampo kafo
filiaj kompanioj Luigi Lavazza Deutschland GmbH vd
Posedataj kompanioj Carte Noire • Lavazza Premium Coffees Corp. • Lavazza Coffee (UK) Ltd. • Lavazza Australia Pty Ltd. • Lavazza France S.A.S. • Nims vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Lavazza (itale Luigi Lavazza Sp A, luˈiːdʒi laˈvattsa ˈspa) estas itala firmao kiu produktas kafproduktojn. La firmao estis fondita en 1895 en Torino, fare de Luigi Lavazza, kaj estis origine prizorgita de malgranda nutraĵvendejo ĉe la adreso 10 Via San Tomiso en Torino. Nuntempe la komerco estas administrita fare de la tria kaj kvara generacioj de la Lavazza-familio.

Lavazza ankoraŭ estas familia firmao kaj estas administrita fare de la Lavazza-familio [1].

Agadoj[redakti | redakti fonton]

Lavazza importas la kafgrajnojn kiujn ĝi uzas el la tuta mondo: el landoj kiel Brazilo kaj Kolombio en Sudameriko, Gvatemalo, Kostariko kaj Honduro en Mezameriko, Ugando en Afriko, Indonezio kaj Vjetnamio en Azio, kaj Usono kaj Meksiko en Nordameriko. La kompanio, kiu markas sian kafon kiel "la plej ŝatata kafo de Italio", asertas, ke 16 milionoj el la 20 milionoj da familioj, kiuj aĉetas kafon en Italio, elektas kafon Lavazza. La firmao ankaŭ administras plurajn kafejojn (similajn al Starbucks), kie ĝi ofertas diversajn kaftrinkaĵojn, aldone al sia propra muelita kafo, por hejma uzo. Lavazza surmerkatigas siajn produktojn en pli ol 90 landoj ĉirkaŭ la mondo.

Ekde 1991, Lavazza komencis publikigi la "Lavazza Kalendaro", kiu prezentas modajn fotojn fare de kelkaj el la plej renomaj fotistoj de la mondo: Annie Leibovitz en 2009, David LaChapelle en 2002, Helmut Newton en 1993 kaj 1994 kaj multaj aliaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]