Echallens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Le Verger)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Echallens (stacidomo).
Echallens
Blazono de Echallens
Blazono de Echallens
Blazono de Echallens
Vilaĝocentro de Echallens kun preĝejo
Vilaĝocentro de Echallens kun preĝejo
Vilaĝocentro de Echallens kun preĝejo
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Gros-de-Vaud
Geografia situo CH1903: 538258 / 165890 (mapo)46.6413888888896.6322222222222Koordinatoj: 46° 38′ N, 6° 38′ O; CH1903: 538258 / 165890 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5345
Areo 6,67 km²
Alteco 617 m super marnivelo
Poŝtkodo 1040
Komunumkodo 5518
Mapo de Echallens
Mapo de Echallens
Situa mapo de Echallens
vdr

Echallens (la malnova germanlingva nomo Tscherlitz ek de la 19-a jarcento ne plu estas uzata) estas historia urbeto kajkomunumo kaj ĉefloko la distrikto Gros-de-Vaud en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 5 345 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Echallens situas en la centro de la regiono Gros-de-Vaud 14 kilometrojn norde de la kantonĉefurbo Laŭzano. Tra la komunumo fluas la rivero Talent, okcidenta alfluanto de Orbe. La komunumo konsistas el la malnova urbeto Echallens kaj la kvartaloj La Villaire, Corjon, La Robella, Gresaley, Botterex, Rosset kaj Le Verger.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,67 km², de kiuj 12,3% estas kovritaj de arbaro, 64,0% servas por agrikulturo kaj 22,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Echallens limas en nordo al Villars-le-Terroir, en oriento al Montilliez, en sudoriento al Bottens, en sudo al Assens, en okcidento al Saint-Barthélemy, kaj en nordokcidento al Goumoëns.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Echallens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Neŭŝatelo al Laŭzano. Le proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 7 kilometrojn okcidente de la vilaĝocentro apud La Sarraz. Pere de la mallarĝspura trama fervojo de Bercher al Laŭzano la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Krome de la urbeto buslinioj kondukas al Chavornay, Yverdon-les-Bains kaj Thierrens.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Echallens datiĝas el la jaro 1141 kiel Charlens. En la jaro 1351 Girard de Montfaucon kaj ties edzino Jaquette de Grandson koncedis al Echallens urborajton. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝi estis la centro kaj ĉefloko de la samnoma voktejo. Post la refomacio Echallens post negocado inter Berno kaj Friburga fariĝis ambaŭkonfesia kaj la preĝejo estis samtempe uzata por protestanta kaj katolika diservo, ĝis en la jaro 1883 la katolikoj konstruis apartan preĝejon. Ek de 1798 Echallens estas distriktĉefloko ĝis 2007 de la Distrikto Echallens kaj nuntempe de la nova Distrikto Gros-de-Vaud.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]