Lejotriĥoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lejotriĥoj
Arĝentorela kantotimalio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Lejotriĥedoj, Leiothrichidae
Swainson, 1832
Genro: Lejotriĥoj (Leiothrix)
Swainson, 1832
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Lejotriĥoj (Leiothrix) aŭ kantotimalioj estas genro de birdoj el familio Lejotriĥedoj. Ene de la familio, ĝi apartenas al la sama klado kiel genroj Liocichla (liociĥloj), Actinodura, Minla, kaj Heterophasia. La lasta estas probable la plej parenca al Lejotriĥoj.

Lejotriĥoj estas malgrandaj brilkoloraj birdoj sufiĉe kutimaj en Sud-Eosta Azio. Ilia brila kolorigo kaj bela, komplika kanto igas ilin relative popularaj dombirdoj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La genron Leiothrix enkondukis en jaro 1832 angla naturalisto William John Swainson, kaj la Ruĝbeka kantotimalio (Leiothrix lutea) estas deklarita la tipa specio[1][2] La genra nomo estas kunmetaĵo de grekaj radikoj leios ("glata") kaj thrix ("haro").[3]

La genro enhavas du speciojn:[4]

Specioj de genro Leiothrix Swainson, 1832
Komuna nomo kaj bildo Scienca nomo kaj subspecioj Vivareoj
Arĝentorela kantotimalio
Leiothrix argentauris
  • L. a. argentauris (Hodgson, 1837)
  • L. a. galbana (Mayr & Greenway, 1938)
  • L. a. ricketti (La Touche, 1923)
  • L. a. cunhaci (Robinson & Kloss, 1919)
  • L. a. tahanensis (Yen Kwokyung, 1934)
  • L. a. rookmakeri (Junge, 1948)
  • L. a. laurinae (Salvadori, 1879)
Sud-Eosta Azio
Ruĝbeka kantotimalio
Leiothrix lutea Bharato, Bhutano, Nepalo, Birmo kaj partoj de Tibeto

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Swainson, William John. (1831) Fauna Boreali-Americana, or, The Zoology of the Northern Parts of British America 2: The Birds. London: J. Murray, p. [htt://www.biodiversitylibrary.org/e/41549626 233], [htt://www.biodiversitylibrary.org/e/41549935 490]. The title page bears the year 1831 but the volume was not published until 1832.
  2. (1964) Check-List of Birds of the World 10. Cambridge, Massachusetts: Museum of Comparative Zoology.
  3. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  4. Laughingthrushes and allies. IOC World Bird List Version 12.1. International Ornithologists' Union (January 2022). Alirita 6 June 2022.