Lejotriĥedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lejotriĥedoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Lejotriĥedoj, Leiothrichidae
Swainson, 1832
Genro: 16. (Vidu tekston.)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Lejotriĥedoj (Leiothrichidae) estas familio de paseroformaj birdoj, renkonteblaj en la Malnova mondo. La familio enhavas 16 genrojn kun sume 133 specioj, plejparte vivantaj en tropikaj klimatoj kun plej granda diverseco en orientaliso. La specioj varias signife je grando kaj kolorigo. Laŭ pli malnova sistematiko tiu ĉi familio estis nur grupo en familio Timaliidae.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Lejotriĥedoj estas malgrandaj aŭ mezgrandaj birdoj. Ili havas fortaj kruroj, kaj multaj specioj vivas plejparte aŭ grandaparte surgrunde. Iliaj bekoj estas kutimaj, ĝenerale similaj al tiuj de turdedoj. Plumaroj de plimultaj specioj estas bruneca, kun minimuma seksa duformismo je kolorigo, tamen iuj specioj estas multe pli brilkoloraj.[1]

Birdoj de tiu ĉi familio ne estas migremaj, kaj multaj specioj havas mallongajn flugilojn kaj ne kapablas je longa kaj rapida flugo. Preferataj habitatoj de multajn specioj estas tiuj kun maldensa vegetaro, de marĉoj ĝis duondezertoj. Ili estas unuavice insektomanĝuloj, kvankam multaj specioj fortigas sian dieton per beroj, kaj la pli grandaj povas ĉasi malgrandajn lacertojn kaj aliajn vertebrulojn.[1]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La familion Leiothrichidae enkondukis, kiel subfamilion Leiotrichanae de Timaliidae, angla naturalisto William Swainson en jaro 1832.[2] En 2018 granda molekula pristudo de la familio kondutis al grava revizio de ĝia taksonomio.[3] Aparte, oni malkovris, ke la antaŭa genro Garrulax konsistas je tri diversaj kladoj, kiuj dispartiĝis en mioceno, antaŭ 7-9 jarmilionoj. La genro, do, estas disigita je tri: Garrulax mem, Pterorhinus, kaj Ianthocincla. Oni ankaŭ disigis genron Turdoides, kelkaj specioj el kiu estas movigitaj al renaskita genro Argya.[3][4]

Alia ŝanĝo nerilata al la esploro estas alinomigo de genro Croicas Temminck, 1836 al Laniellus Swainson, 1832, ĉar la ĉi-lasta, difinita pli frue, havas prioritaton.[4][5][6]

Genroj[redakti | redakti fonton]

La familio enhavas 133 speciojn en 16 genroj:[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Perrins, C.. (1991) Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. London: Merehurst Press, p. 188–190. ISBN 1-85391-186-0.
  2. Swainson, William John. (1831) Fauna boreali-americana, or, The zoology of the northern parts of British America Part 2. The Birds. J. Murray. La titolpaĝo estas markita per jaro 1831, sed la libro efektive nur eldoniĝis en 1832.
  3. 3,0 3,1 (2018) “Comprehensive phylogeny of the laughingthrushes and allies (Aves, Leiothrichidae) and a proposal for a revised taxonomy”, Zoologica Scripta 47 (4), p. 428–440. doi:10.1111/zsc.12296. 
  4. 4,0 4,1 4,2 Laughingthrushes and allies. IOC World Bird List Version 11.1. International Ornithologists' Union (January 2021). Alirita 18 June 2021.
  5. (2012) “An assessment of three little‐noticed papers on avian nomenclature by G.N. Kashin during 1978‐1982”, Zootaxa 3340, p. 44–58 [51]. 
  6. (2014) The Howard & Moore Complete Checklist of the Birds of the World, 4‑a eldono 2: Passerines, Aves Press. ISBN 978-0-9568611-2-2.