Lermo (Burgoso)
Lermo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09340 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 556 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 2′ N, 3° 45′ U (mapo)42.026388888889-3.7555555555556Koordinatoj: 42° 2′ N, 3° 45′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 849 m [+] | ||
Areo | 166 km² (16 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lerma, Burgos [+] | |||
Lermo estas urbo en Burgoso (Hispanio). Villa Ducal de Lerma (Duka Vilaĝo) estas alia nomo de la municipo, kodo INE-194. Ĝi troviĝas en la jurisdikcio de Lermo, distrikto Arlanza , provinco Burgoso, regiono Kastilio la Malnova, nuntempe memstara komunumo, kiel nomiĝas en la aktuala Hispanio la regionoj, de Kastilio kaj Leono.
Vilaĝoj
[redakti | redakti fonton]La duka vilaĝo estas la ĉefurbo de la municipo, kiu ankaŭ havas la sekvajn vilaĝetojn.
- Castrillo de Solarana.
- Rabé de los Escuderos
- Revilla Cabriada
- Ruyales del Agua
- Santillán del Agua
- Villoviado
Geografia situo
[redakti | redakti fonton]Norda Aŭtoŝoseo de Madrido al Iruno.
Koordinatoj: 42°1'35"N 3°45'32"W
Monumentoj kaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Duka Palaco. Ĝi okupas tutan lateron de la Placo. De stilo herera, ĝia arkitekto estis Francisco de Mora, konsiderata kiel unu el la plej bonaj de sia epoko. Dum la Hispana Enlanda Milito la konstruaĵo estis uzata kiel karcero. En la nuntempo ĝi estas turisma celo de la vilaĝo.
- Monaĥinejo de Sankta Blaso. Situanta ĉe aneksita placo je la Duka Placo, nomata Sankta Blaso. Ekkonstruiĝis en 1613 por enloĝigi la dominikanajn monaĥinojn. De la sama arkitekto de la Duka Palaco.
- Monaĥejo de Sankta Johano. Situanta ĉe la "strato de la Audiencia", kiu eliras el la Duka Palaco. Ekde ĝia konstruado en 1617 ĝis la 19a jarcento estis okupita de karmelaj monaĥoj. Nuntempe parto de la klaŭstro gastigas la Urbodomon kaj en la malsupraj etaĝoj la Turisman Oficejon.
En la placo de Sankta Klara troviĝas la Monaĥejo de la Supreniro kaj la Kolegiata preĝejo de Sankta Petro. En la centro de la placo estas enterigita la pastro Merino, heroo de la Milito de Hispana Sendependiĝo kontraŭ Napoleono.
- Monaĥejo de la Supreniro de Nia Sinjoro aŭ Monaĥejo de Sankta Klaro: De franciskaninoj. Estis la unua monaĥejo konstruita en la vilaĝo kaj ĝia fondintino estis Mariana de Padilla, bofilino de la duko de Lermo, en la jaro 1604. En ĝia preĝejo estis baptita la princino Margarita Francisca en 1610.
- Kolegiata preĝejo de Sankta Petro: Estis konsakrita en 1617 per grandaj festenoj por la Kortumo kaj nobelaro, kiuj daŭris 13 tagojn. La duko atingis la rektan dependadon de la abatejo de Romo.
Ekster la muroj de la urbo troviĝas du monaĥejoj:
- Sankta Francisko de la Reĝoj, fondita de Leonor de Rojas, fratino de la duko, de 1606 ĝis 1613. La komunumo ricevis mirindajn donacojn kaj de la duko kaj de la reĝo Filipo la 3-a. Nuntempe ĝis estas preskaŭ abandonita.
- Monaĥejo de la Dipatrino aŭ Monaĵeho de la Karmelo, de senŝuaj karmelaninoj, situanta kontraŭ la murpordo nomata Pordo de la Karcero.
La kialo de la 4 turoj ĉe la palaco de Lermo, estis pro trompado de la duko al la reĝo mem. Al la dukaj palacoj estis permesitaj nur du turojn, sed la duko demandis la reĝon ĉu li povus konstrui du turojn en lia palaco, kaŝante tion ke li intencis konstrui du pliajn turojn. La reĝo koncedis la permeson, ĉar li pensis ke la duko demandis pri la du turoj kiujn li rajtis konstrui kaj ne pri du pliaj. Tial la duka palaco havas 4 turojn
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]1987: 2.638
1991: 2.570
1995: 2.594
1999: 2.530
2003: 2.558
Lermo kaj kinarto
[redakti | redakti fonton]Jen listo de filmoj kie Lermo estis filmscenejo
[redakti | redakti fonton]- PRISIONEROS DE GUERRA. ( 1938 ) Manuel Augusto García Viñolas.
dokumenta filmo.
- EL LAZARILLO DE TORMES. ( 1959 ) César F. Ardavín.
Gajnis la premion Ora Urso de Berlinale (Berlina Internacia Film-Festivalo) en 1960.
- EL SEGUNDO PODER. ( 1976 ) José María Forqué. Ĉefroloj de Jon Finch, Fernando Rey kaj Verónica Forqué.
Historia Memoraĵo
[redakti | redakti fonton]- La lermano José Sanz Tejedor, frato de La Salle, kanonigita la 21an de novembro 1999 kiel Sankta Cirilo Beltrano, estis murdita en Turón dum la Asturia Revolucio en 1934, konsiderata de kelkaj historiistoj kiel la komenco de la Hispana Enlanda Milito, liaj restaĵoj ripozas kune kun siaj kamaradoj, ankaŭ murditaj, ĉe la Monaĥejo de Sankta Maria de Bugedo.
- Inter 2006 kaj 2007 estis malfermitaj 4 komunaj truoj en la monto La Andaya, proksime de Lerma, kun pli ol 90 skeletoj de respublikanaj personoj, inter ili la urbestraro kaj kvin konsilistoj de Aranda de Duero. Ili ĉiuj estis murditaj de la armeo de Franko, kiam konkeris la zonon en aŭgusto 1936 dum la Hispana Enlanda Milito.