Saltu al enhavo

Libro de Ijob

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hebrea biblio
Judisma portalo
vdr

La Libro de Ijob (hebree אִיּוֹב) estas libro de la Tanaĥo (laŭ judisma teologio) aŭ de la Malnova Testamento (laŭ kristanisma teologio) en la Biblio.

Ĝi traktas la historion de Ijob, la provoj de ties kredo fare de Satano, la teologiaj diskutoj de Ijob kun siaj amikoj pri la origino kaj naturo de lia sufero, lia defio je Jehovo kaj fine la respondo de Jehovo, la juda (kaj poste ankaŭ kristana) dio. La verkaĵo sekve estas teologia provo kaj helpilo kompreni la ekziston de malbono kaj sufero en mondo en kiu ja ekzistu ĉiupova dio.

En la kristanaj biblioj la verkaĵo estas envicigita post la 2-a libro de la Makabeoj.

Por la judoj ĝi apartenas al la tria parto de la Biblio (nomata Ketuvim, כְּתוּבִים, "la skribaĵoj"). Ene de tio, ĝi estas unu el la tri "poetaj libroj".