Libro de Tobit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hebrea biblio
Judisma portalo
vdr
Tobit kaj la Anĝelo, de Filippino Lippi, 1472

Tobit estas unu el la Dua-kanonaj libroj (de la Malnova Testamento) en la Biblio.

Nomo

La libro nomiĝas

Enhavo

Ĝenre saĝeco per fabelo, el popola rakontaro kvankam estas fikciaj historiaj (Asiriaj?) cirkonstancoj; eble en la 2-a jarcento a. K., el la hebrea diasporo. Pri ĝi en Qumran oni trovis hebreajn kaj arameajn skribaĵajn fragmentojn. La nuna tradukaĵo sekvas la greklingvan septuagintan tekston, kies ni posedas du versiojn malsamajn nur pro longeco. La Vulgato sekvas la mapli longan same kiel la nuna esperantigo, kvankam foje estas preferata la pli longa.

La popoleca origino de tiu rakonto videblas precipe en la diablo Asmodeo kiu enamiĝas al la junulino Sara, kies mortigas sinsekve la sep svatiĝantojn je sojle de la unuanokta lito. Tobias, la filo Tobit, lin forfuĝigas al Egiptujo pere de la fumodoro de bruligitaj koraj kaj hepataj eroj de la kaptita fiŝo. Sed la fantaziaj strangaĵoj ne malhelpas ke el tia fantaziaĵo eliru morala teologio: ĉie, eĉ en fremdaj landoj, la observo de la Javeaj leĝo kaj preceptoj fruktas prosperon fartan kaj havaĵan

Strukturo

Jen ebla strukturo: [1]

  • Enkonduko (Tob 1,1-2)
  • Defio kaj mizero de Tobit (1,3 - 3,17)
  • Savado per Dio (Tob 4 - 12)
  • Glorado de la savinta Dio kaj lastaj admonoj (Tob 13,1 - 14,11)
  • Fino (Tob 14,12-15)

Notoj

  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.