Lili Hajdú Gimesné

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lili Hajdú Gimesné
Persona informo
Naskonomo Hochmann Lili
Naskiĝo 1-an de novembro 1891 (1891-11-01)
en Miskolc
Morto 27-an de majo 1960 (1960-05-27) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo trodozo
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Infano Miklós Gimes
Okupo
Okupo psikiatro • psikoanalizisto
vdr

Lili Hajdú Gimesné [gimeŝnE], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gimesné Hajdú Lili estis hungara kuracisto, psikiatro, psikologo, neŭrologo. Ŝia origina familia nomo estis Hochmann, kiu ŝanĝiĝis al Hajdú (foje Hajdu), post la geedziĝo ŝi uzis la edzan nomon Gimesné; ŝia persona nomo aperis ankaŭ en formoj LiviaLilly.

Lili Hajdú Gimesné [1] naskiĝis la 1-an de novembro 1891 en Miskolc. Ŝi mortis la 27-an de majo 1960 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Livia Hochmann devenis el juda familio. Ŝi frekventis universitaton en Budapeŝto ekde 1909, krome ŝi apartenis al Rondo Galilei, kie ŝi konatiĝis ekzemple kun Endre Ady. En 1914 ŝi eklaboris en la universitata neŭrologia instituto. Ŝi kuracadis eĉ Gyula Juhász-on. En 1915 ŝi edziniĝis, post jaroj ŝi naskis 2 gefilojn. Inter 1918 kaj 1933 la geedza paro funkciigis specialan pedagogian instituton. En la 1930-aj jaroj ŝi okupiĝis pri skizofrenio. Dum la nazia erao ŝi kaŝiĝis kaj restis viva. Post la 2-a mondmilito ŝi aliĝis al la komunistoj. Post jaroj ŝi estis ĉefkuracisto en ĉefa psikiatria hospitalo. En 1957 ŝi pensiuliĝis. Ŝi sinmortis, ĉar ŝi neniam ricevis pasporton.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Az organotherapia alkamazása a dementia praecox kezelésében (1915)
  • Psychische Veränderungen bei Hirnhautentzündungen im Kindesalter (1927)
  • Adatok a skizofrénia analíziséhez (1933)
  • Contributions to the etiology of schizophrenia (1940)
  • Tovabi adatok a schizophreniás gondolkozási és beszédzavarokhoz (1956)

Fontoj[redakti | redakti fonton]