Listo de svedaj reĝoj
Aspekto
Kronologia listo de reĝoj de Svedio.
Tiu ĉi listo estas tre nekompleta. Kompleta listo de svedaj regantoj streĉiĝas pli ol 1000 jarojn, de la vikinga tempo ĝis hodiaŭ, kaj estas trovebla, ekzemple, en la koresponda paĝo de la svedlingva Vikipedio.
La Sverkera kaj la Erika dinastio (nekomplete)
[redakti | redakti fonton]Dum la periodo inter ĉirkaŭ 1130 kaj 1250 Svedio estis regata ĉefe de membroj de la Sverkera dinastio, svede Sverkerska ätten, kaj la Erika dinastio, svede Erikska ätten, kiuj estas nomitaj laŭ la unuaj reĝoj de tiuj dinastioj. Kiam naskiĝdatoj mankas en la listo, tio estas ĉar oni ne scias kiam la personoj estis naskiĝintaj.
- Sverker den äldre ("Sverkero la pli aĝa"), reĝis inter ĉirkaŭ 1130 kaj laŭ la Västgöta-leĝo la 25-a decembro 1156, kiam li laŭ tiu fonto estis mortigita.
- Erik den helige aŭ Eriko la 9-a ("Eriko la sankta" aŭ "Sankta Eriko"), iĝis reĝo ĉirkaŭ 1156 ĉe la morto de Sverker, kaj regis ĝis sia morto en ĉirkaŭ 1160, kiam li estis mortigita de Magnus Henriksson en Östra Aros, kiu nun estas Upsalo, en Uppland.
- Magnus Henriksson (Henriksson tiam signifis filo de Henrik[komentoj 1]), reĝis de la morto de Eriko la sankta ĉirkaŭ 1160, ĝis 1161 kiam li estis mortigita de Karl Sverkersson ĉe Örebro. Magnus estis filo de la dana reĝido Henrik Skadelår kaj Ingrid, nepino de la sveda reĝo Inge la pli aĝa.
- Karl Sverkersson (reĝado 1161–1167), iĝis reĝo post la mortigo de Magnus en 1161 kaj reĝis ĝis sia morto en la 12-a aprilo 1167, kiam li estis mortigita de Knut Eriksson sur la insulo Visingsö, kiu tiam estis regpova centro, en Östergötland. Karl naskiĝis en la 1130-aj jaroj kaj estis filo de Sverkero la pli aĝa kaj Ulvhild Håkansdotter.
- Knut Eriksson (reĝado 1167–1195 aŭ 1196), en la frua periodo ne reĝis en Östergötland. Knut naskiĝis antaŭ 1150, kaj estis filo de Eriko la sankta kaj Kristina Björnsdotter. Li mortis en 1195 aŭ 1196 en la reĝa bieno de Eriksberg en Västergötland.
- Samtempe kun la frua reĝado de Knut, Kol kaj Burislev (kunreĝado 1167–ĉ. fruaj 1170-aj jaroj) estis reĝoj de Svedio en Östergötland. Ili eble estis nepoj de Sverker la pli aĝa tra lia filo Johan. Ili mortis antaŭ la frua 1170-aj jaroj, laŭ kelkaj fontoj iu en batalo kun Knut.
Antaŭ 1448 (nekomplete)
[redakti | redakti fonton]- 1239-1302 Valdemaro la 1-a (Svedio)
- 1364-1389 Albreĥto de Meklenburgo
Reĝoj de Svedio dum la Kalmara unio
[redakti | redakti fonton]Nomo | Regado Danio | Regado Norvegio | Regado Svedio | Rimarkoj |
---|---|---|---|---|
La reĝlandoj Danio, Norvegio kaj Svedio estis unuigitaj en la Kalmara unio. | ||||
Margareta la 1-a | 1387 / 1388 / 1389 – 1412 | Regentino | ||
Eriko de Pomerio | 1412 – 1439 / 1442 / 1439 | Dinastio Grifoj. Pranevo de la antaŭa. | ||
Kristoforo de Bavario | 1439 / 1441 / 1442 – 1448 | Dinastio Vitelsbaĥoj. Nevo de la antaŭa. | ||
Karl Knutsson | — | 1449–1450 | 1448–1470 | Dinastio Bonde. Karolo la 1-a en Norvegio. Ankaŭ reĝo de Svedio en 1436 kaj 1438-1440, kaj ne reĝo dum 1457–1464 kaj 1465–67. Ankaŭ konata per la (historie malĝusta) nomo "Karolo la 8-a de Svedio". |
Kristiano la 1-a | 1448 / 1450 – 1481 | 1457–1464 | Oldenburga dinastio | |
Johano la 1-a | 1481–1513 | 1497–1501 | Oldenburga dinastio. Filo de la antaŭa | |
Kristiano la 2-a | 1513–1523 | 1520–1521 | Oldenburga dinastio. Filo de la antaŭa. Lia posteulo estis Frederiko la 1-a por Danio-Norvegio kaj Gustavo Vasa por Svedio. |