Longbeka pipio
Longbeka pipio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Longbeka pipio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Anthus similis (Jerdon, 1840) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Longbeka pipio (Anthus similis) estas mezgranda paserina birdo, membro de la genro de pipioj kaj familio de Motaciledoj (kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj longungulojn) kiu reproduktiĝas en ampleksa distribuado. Oni kreis kelkajn subspeciojn por la populacioj de Afriko, Araba Duoninsulo kaj Suda Azio. La sistematiko de tiu komplekso ne estas ankoraŭ klarigata. Plej parto estas loĝantaj birdoj aŭ mallongdistancaj migrantoj.
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]Tiu estas kompleksa grupo kun kelkaj similaspektaj birdoj kun tre disaj distribuadoj kaj ankoraŭ oni ne precizigis la modelojn de filogenio. Kelkaj subspecioj kiuj estis iam lokataj en tiu specio poste ricevis specistatuson.
La Arbara pipio (Anthus nyassae), loĝanta de arbaroj de mjombo en sudcentra Afriko, estis iam traktata kiel subspecio de tiu birdo sed nuntempe plej ofte estas konsiderata kiel separata specio. Kelkaj fakuloj ankaŭ disigis la subspecion de la Banermana pipio (Anthus (similis) bannermani), birdo de montara herbejo en Okcidenta Afriko.
La nomiga raso estis priskribita de Thomas C. Jerdon en 1840 el duoninsula Barato. Tiu formo loĝas en Okcidentaj Ghatoj kaj en montetoj de Nilgirio kaj Palani. Pli malhela raso travancoriensis estis priskribita de Sidney Dillon Ripley en 1953 por formo eble limigita el sudo de Palghat Gap.[1] La subspecio decaptus priskribita de Richard Meinertzhagen troviĝas en Afganio, Pakistano kaj partoj de nordokcidenta Barato, dum jerdoni troviĝas ĉe la deklivoj de Himalajo orienten al Nepalo. La populacio yamethini estas iom disa kaj troviĝas en Birmo. Kelkaj aliaj rasoj estas priskribitaj en Okcidenta Azio kaj el Afriko.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Longbeka pipio estas mezgranda pipio, 16-17.5 cm longa, sed ĝi estas nedistingeblaspekta specio surgrunde, ĉefe sablogriza supre kaj blankeca aŭ palsablokolora sube. Ĝi estas tre simila al la Sablopipio, sed ĝi estas iom pli granda, havas pli longan voston kaj pli longan malhelan bekon.
La flugo de la Longbeka pipio estas forta kaj rekta, kaj dume elsendas karakteran alvokon chupp, similan al tiu de la Dezertalaŭdo. Ties kanto estas kiel tiu de la Sablopipio, sed pli malrapida kaj pli varia, sri...churr...sri...churr…sri..churr. Kiel siaj parencoj, ankaŭ la Longbeka pipio manĝas semojn kaj insektojn.
La reprodukta biotopo de la Longbeka pipio estas sekaj malfermaj montetoj kun rokoj kaj malalta vegetaĵaro. La nesto estas surgrunda, la ino demetas 2-4 ovojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|