Longvosta karpodako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Longvosta karpodako
Longvosta karpodako
Longvosta karpodako

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carpodacus
Specio: 'C. sibiricus'
Carpodacus sibiricus
(Pallas, 1773)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Uragus sibiricus

La Longvosta karpodako (Uragus sibiricusCarpodacus sibiricus) estas birdo de la familio de Fringedoj. Tiu specio estas kutime lokata en la genro Carpodacus, sed ĝi ŝajne apartenus al distinga genro Uragus. Karpodakoj estas birdoj brunecaj, kun ruĝaj aŭ rozkoloraj ĝeneralaj nuancoj aŭ markoj en kapo, brusto, pugo ktp. Kelkaj aliaj karpodakoj povus eventuale esti movataj tien, tamen.

Tiu specio estas tipa birdo rilata al karpodakoj, tio estas kun bruneca ĝenerala koloro kaj rozruĝaj areoj, kun mallonga, dika ĉebaze kaj fortika beko, kies supra makzelo estas iom kurbeca kaj longa por formi hokaĵeton. La subaj partoj estas brunecaj al sablokoloraj kun grizbruna al grizruĝa dorso kun nigreca vertikala strieco. La flugiloj estas nigrecaj kun almenaŭ unu tre markata blanka flugilstrio aŭ du kaj foje pli markataj blankaj bordoj en flugilplumoj. La pugo estas ruĝeca kaj la vosto nigreca kaj longa kompare kun proksime rilataj birdoj, kio nomigas la specion en la komuna nomo. Estas tre ruĝa traokula strizono, kio foje etendas al la tuta vizaĝo, foje ĉirkaŭata de blanka strieco supre (kiel brovo) aŭ sube (vango). Ankaŭ la brusto estas ruĝeca kio nuancas suben.

Ĝi troviĝas en Ĉinio, Japanio, Kazaĥio, Koreio kaj Rusio en ties azia parto nome Siberio, de kio venas la latina scienca nomo. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj, humidaj arbustaroj kaj herbejoj.

Ĝi estas tre rara vaganto en Eŭropo, sed kiel kelkaj rilataj aziaj karpodakoj estas iom oftaj en komerco de kaĝobirdo, multaj vidaĵoj estis konsiderataj rilataj al eskapintoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]