Saltu al enhavo

Louis Barthou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Barthou
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1862 (1862-08-25)
en Oloron-Sainte-Marie
Morto 9-an de oktobro 1934 (1934-10-09) (72-jaraĝa)
en Marsejlo
Mortis pro hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortigita de Vlado Chernozemski vd
Tombo Tombejo Père-Lachaise, 11
Grave of Barthou (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj francagermana vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Lycée Louis-Barthou (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Demokrata Respublikana Alianco Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Louis Barthou
Familio
Edz(in)o Alice Mayeur Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
historiisto
diplomato
advokato Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Louis Barthou (naskiĝis la  25-an de aŭgusto 1862 (nun 1862-08-25) en Oloron-Sainte-Marie, mortis la 9-an de oktobro 1934 en Marsejlo) estis franca advokato kaj politikisto.

Antaŭ ol eniri politikon, li laboris kiel advokato en Paŭo. En 1889 li estis elektita deputito; Li fariĝis Prezidanto de la Konsilio en 1913. Dum la unua mondmilito li estis senpostena ministro, poste ministro pri milito inter 1920 kaj 1921, senatano kaj ministro pri justico en 1922 kaj estis nomumita al gvidaj postenoj de la registaro en 1926.

Funkciante kiel ministro pri eksteraj aferoj la 9-an de oktobro 1934 li estis murdita en atenco kontraŭ la reĝo Aleksandro la 1-a de Jugoslavio.

Barthou tiel provis batali kontraŭ la maĥinoj de Hitler altirante Brition, Italion kaj Sovetunion en kontraŭ-germanan fronton. Li rekomendis la izolitecon de Germanio starigante serion da aliancoj kontraŭ ĝi kun la mezeŭropaj ŝtatoj aliancitaj al Francio (Pollando kaj la Malgranda Entento). Tamen, lia projekto de Orienta Pakto finiĝis en fiasko, ses monatojn antaŭ lia murdigo.

La malapero de Louis Barthou konsistigas perdon ne sen konsekvencoj por Francio, tute male. Li estis la arkitekto kaj movforto de politiko celanta konstrui aliancon kontraŭ la nazia danĝero kaj post lia morto neniu prenis tiun ideon serioze laŭ politika vidpunkto.

La sekvo estas konata : Munkena interkonsento en septembro 1938, sekvita de la malapero de Ĉeĥoslovakio en marto 1939, poste de la Traktato pri neagreso inter Germanio kaj Soveta Unio la 23an de aŭgusto 1939, kaj de la malvenko de Pollando en septembro 1939, kaj fine de la malvenko de Francio en kvin semajnoj (majo-junio 1940).

Bildgalerio

[redakti | redakti fonton]