Louis Massignon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Massignon
Persona informo
Naskonomo Louis Fernand Jules Massignon
Naskiĝo 25-an de julio 1883 (1883-07-25)
en Nogent-sur-Marne
Morto 31-an de oktobro 1962 (1962-10-31) (79-jaraĝa)
en Parizo
Tombo cemetery of Pordic
Lingvoj francaarabaturkapersagermanaangla
Ŝtataneco Francio
Alma mater Gimnazio Louis-le-GrandAl-Azhar-universitatoKolegio de FrancioQ25394732
Familio
Patro Pierre Roche
Infanoj Daniel Massignon • Geneviève Massignon • Yves Massignon
Okupo
Okupo islamologo
vdr

Louis MASSIGNON (n.la 25-an de julio 1883 en Nogent-sur-Marne - m. la 31-an de oktobro 1962 en Parizo) estis franca sciencisto, unu el la plej grandaj kaj plej famaj francaj orientalistoj, islamologo, arabisto kaj pioniro de la katolika-islama dialogo, ĉar li laboris por interkompreniĝo inter kristanoj kaj islamanoj, aldone al sia scienca laboro. Li estis unu el la intelektuloj kiuj influis la rilaton de la Romkatolika Eklezio kun Islamo en la 20-a jarcento. Li estis membro de multaj akademioj kaj sciencaj societoj. Politike, li estis ano de la ideoj de Mahatma Gandhi.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dum Unua Mondmilito, li laboris kiel tradukisto. Post la milito, li akiris pozicion ĉe la Sekcio de Islama Sociologio kaj Sociografio de la Kolegio de Francio. Li kredis je la ebla kunekzisto de judoj, kristanoj kaj islamanoj en Palestino. En 1947 li estis prezidanto de la Institut d'études Iraniennes.

En 1949, kun la permeso de papo Pio la 12-a, li konvertiĝis al grekatolikismo ( Katolika Grek-Melkita Eklezio) por esti pli proksima al arabaj kristanoj kaj islamanoj.

Dialogo estis tre grava al Massignon. Li ankaŭ parolis al irana sociologo Ali Shariati, kiu poste iĝis tre influa kiel modernisma islama pensulo en Irano. Shariati havis grandan respekton por Massignon kaj honoris lin kiel instruisto kaj majstro.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Li lernis la araban, turkan, persan, germanan kaj anglan kaj interesiĝis pri antikvaĵoj, kaj tial partoprenis en elfosadoj en Irako (1907-1908), kio kondukis al la malkovro de la palaco Al-Ukhaidir. Li studis en la antikva egipta universitato (1913 ) kaj servis kiel tradukisto en la franca armeo dum kvin jaroj dum la unua mondmilito. Li estis fascinita de islama sufiismo kaj tial li multe pristudis Al-Hallaĝ kaj publikigis "Diwan Al-Hallaĝ" kun ĝia traduko en la francan, same kiel "Terminologion de Sufiismo", "Akhbar al-Hallaj" kaj " Tawasin " . Li redaktis la Ĵurnalon pri islamaj studoj kaj publikigis la Analojn de la islama mondo en la franca ĝis 1954 .

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Li estis la verkinto de fama verko pri la sufia mistikulo Mansur Al-Ḥallaĝ (en la persa منصور حلاج ‎), krucumita en 922 fare de la abasidaj aŭtoritatoj en manieroj tre similaj al tiuj de Jesuo, kreante nekutiman apudmeton inter la penso de la islama taṣawwuf (aŭ irfān) kaj kristanismo. Li dediĉis sin ankaŭ al la studo de la araba lingvo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • (itala) L'ospitalità di Abramo: all'origine di ebraismo, cristianesimo e islam, redaktita kaj kun eseo de Domenico Canciani, Milano, Meduzo, 2002
  • (franca) Maurice Borrmans, Aspects Théologiques de la Pensée de Louis Massignon sur l'Islam. En: Louis Massignon et le dialogue des cultures. Paris 1996: Cerf