Louise Labé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louise Labé
Persona informo
Louise Labé
Naskiĝo 1-an de januaro 1524 (1524-01-01)
en Liono
Morto 25-an de aprilo 1566 (1566-04-25) (42-jaraĝa)
en Parcieux
Tombo Ain vd
Lingvoj meza francafranca vd
Ŝtataneco Francio vd
Memorigilo Louise Labé
Profesio
Alia nomo Belle Cordiere vd
Okupo poeto • salonestrino • verkisto vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Louise Labé (naskita ĉirkaŭ 1524 en Lyon [1], mortis en la jaro 1566 en Parcieux-en-Dombes kie ŝi estis entombigita [1][2]) estas franca poetino kromnomata "La Belle Cordière". Ŝi estis unu el la poetoj aktivaj en Lyon dum la Renesanco.

Vivo kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

Je la morto de sia edzino, Pierre Charly, alias Pierre Labé, denove geedziĝis. Estis el ĉi tiu geedzeco ke naskiĝis Louise Labé kiu ankaŭ alprenos la pseŭdonimon de sia patro kaj estos kromnomata La Belle Cordière pro la komerco de sia patro, poste de sia edzo [3]. Ŝi estintus edzino de Ennemond Perrin, riĉa ŝnurkomercisto[3], kiu posedis plurajn domojn en Lyon kaj trovintus en la fortuno de sia edzo rimedon por kontentigi sian pasion por la literaturo. En tempo, kiam libroj estis maloftaj kaj altvaloraj, ŝi havintus bibliotekon kun la plej bonaj grekaj, latinaj, italaj, hispanaj kaj francaj verkoj.

La verkaro de Louise Labé, tre maldika en volumo (662 versoj) konsistas el Debato de Frenezo kaj Amo (en kiu Jean de La Fontaine trovis la temon de unu el siaj fabeloj, La Amo kaj la frenezeco [4] ), kaj de tri Elektoj kaj de dudek kvar sonetoj, kiuj esprimas la inajn tormentojn de pasio.

Eldonado de la verkaro[redakti | redakti fonton]

La nura verko tradukita en Esperanto estas la 24 Sonetoj en traduko de Wilhelm Theodor Oeste sub la titolo "La dudek kvar sonetoj", eldonejo Plejado (Lina Gabrielli), Ascoli Piceno,1975.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Recenzo de Kris Long aperis en "Beletra Almanako". n-ro 7; anonco, en "Revuo Esperanto",1975-11, p. 16.
  • (franca) Irene Omelianenko, "Une vie, une oeuvre - Louise Labé (1524-1566), une artiste de Yunnan ?" (vivo, verkaro, ĉu artistino de Yunnan?), [ Aŭdio ] sur France Culture.
  • (franca) François Pédron, Louise Labé : La femme d'amour, Fayard, 1984.
  • (itala) Enzo Giudici , Louise Labé e l'École lyonnaise, studi e ricerche con documenti inediti, antaŭparolo de Jean Tricou, Napolo, Liguori Editore, 1964.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (notico NBFFRBNF119103702)
  2. (fr) Bertrand Beyern, Guide des tombes d'hommes célèbres, Le Cherche midi, 2011, 385 p. (ISBN 9782749121697), rete konsulebla, p. 12.
  3. 3,0 3,1 Mireille Huchon, Louise Labé [1] , 2006
  4. Jean-Pierre Collinet, en La Fontaine, Kompletaj Verkoj , tI, Gallimard, "Pléiade", 1991, p. 1289; tamen la aŭtoro aldonas, ke la fonto povus esti Jean Commire , Carmina , 1681