Ludwik Kiedrowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ludwik KIEDROWSKI (naskiĝis la 26-an de aprilo 1949 en Tczew). Pola politikisto, municipano, kultur-aganto, esperantisto, ano de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li finis la Fakultaton pri Nutraĵ-Teknologio en la Agro-Teknika Akademio en Olsztyn (la nuna nomo: Varmia-Mazuria Universitato en Olsztyn), poste li finis ankaŭ postdiplomajn studojn pri Mastrumado en la Gdanska Universitato (ankaŭ la mastrumadon en la unueca eŭropa merkato). En la jaroj 1976 - 1983 li laboris en la Entrepreno Ekspert-Kontrolo de Varoj en Internacia Merkato en Gdansko, poste kiel direktoro de Entrepreno pri Kosmetik- kaj Konsum-Produktado en Gdansko (1983 - 1990) kaj direktoro de gdanska internacia kompanio „Inframin” (1990 - 1993). De la jaro 1994 ĝis hodiaŭ li plenumis jenajn funkciojn en la Urba Oficejo en Tĉevo: kunordiganto pri kulturo, inspektoro pri internacia kunlaboro kaj estro de la promociiga kaj internaci-kunlabora fako ĉe urbestro. De la jaro 2006 li estas la ano de Distrikta Konsilantaro rekomendita de la balot-partio la Koĉevia Region-Klubo.

De 16 jaroj li estas ano de koruso „Juventus”, kaj ĝia estro de 10 jaroj. Li kunfondis la Teatron de Junaj Aktoroj en Tĉevo. Li estas la ano de la estraro de la Fondaĵo de Kulturdomo, la estraro de Kultur-Societo "Brama" ("Pordego") en Tĉevo, krome ankaŭ ano de la estraro de la Societo Pollando - Germanio en Gdansko. Distingita per la ŝtata ordeno la Arĝenta Kruco de Merito. Edziĝinta kun Ewa (Eva), li havas tri infanojn (aĝoj laŭ aprilo 2013): Dominik (Dominiko - 30 jara), Piotr (Petro - 29 jara) kaj Katarzyna (Katerina - 23 jara).

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Kiel granda amiko de Esperanto danke al lia helpo okazis en Tczew / Tĉevo:

Fine de decembro 2008 jaro en najbara urbo Malbork / Malborko estis Esperanto-aranĝo Ago-Semajno 2008. Al Tĉevo organizita estis tiam la unutaga vizito. Ĉe bivak-fajro manĝante kolbasetojn (kaj ne nur) - kolektiĝis ĉirkaŭ 230 junaj esperantistoj el 28 landoj el 4 kontinentoj - tio okazis en Tĉevo apud la Ponto de Ejfelo ĉe Vistulo (la ponto estas monda teknik-heredaĵo de Unesko konstruita de la franca inĝeniero Ejfelo, li estas fama pro la Turo de Ejfelo en Parizo). La bivak-fajron organizis la lokaj esperantistoj Daniela Zając kaj Jozefo Lis el Rokitki-Tĉevo kun skoltoj kaj kompreneble Ludwik Kiedrowski.

De la 26-an de februaro 2013 gastis en Tĉevo la Senata E-ekspozicio ([1], [2], , [3]) organizita okaze de 125-jara Jubileo de Esperanto fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo de Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi. Tiu E-ekspozicio unue estis prezentita en Pola Senato oktobre 2012. La ekspozicio estis en Malbork, Nowy Staw kaj al Tĉevo la ekspozicion invitis ĝuste Ludwik Kiedrowski de la Urba Oficejo de Tĉevo, li partoprenis la vernisaĝojn de la Senata E-ekspozicio en Nowy Staw kaj Malbork ([4]) kaj ĝuste tiam li invitis tiun interesan Ekspozicion. La Senatan E-ekspozicion en Tczew kunorganizis la Kultur-Societo "Brama" ("Pordego") en Tĉevo kaj la Kooperativa Kultur-Domo S.M., la vernisaĝo de la ekspozicio okazis la 26-an de februaro 2013. La 15-an de marto la E-ekspozicio veturis al la sekvonta urbo Gdynia. La 5-an de aprilo 2013 okazis la inaŭguro de rapida E-kurso 6-semajna, ĉiu-vendrede po 4 lecionaj horoj, aliĝis al la kurso 19 personoj. La organizanto de la kurso Ludwik Kiedrowski aliĝis al Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kaj jam la 7-an de aprilo kun Kazimierz Krzyżak, Krystyna Mikołajczak kaj Eduardo Kozyra li partoprenis en la renkontiĝo kun Membro de Eŭropa Parlamento Tadeusz Cymański en lia Parlamenta Oficejo en Gdynia. Dum la renkontiĝo EDE-anoj invitis la MEP Cymański al Ambasado de Eŭropa Komisiono en Varsovio por la E-seminario kiu okazos en oktobro 2013. La seminarion organizas EDE-PL kaj prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt la Prezidanto de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton kun financa helpo de Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi. Ĉeestos la seminarion la parlamentanoj, ministroj, ambasadoroj, diplomatoj, rektoroj, Membroj de Eŭropa Parlamento kaj vicsekretario de Federacio-Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Federacio) kaj kompreneble Ludwik Kiedrowski.

Referencoj[redakti | redakti fonton]