Lumpulsa komparilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La lumpulsa komparilo de la observatorio Lowell uzita porla malkovro de Plutono.

Lumpulsa komparilo estas optika mekanismo uzita por trovi malsimilecojn inter du bildoj. Ĝi funkcias kiel mikroskopo, kiu rapide alterne ("lumpulse") prezentas ambaŭ bildojn al la vido de observanto.

Uzis ĝin la astronomoj por kompari du fotografiojn de la sama parto de la ĉielo prenitaj en du malsamaj momentoj. Ĝi permesas identigi la objektojn, kiuj ŝanĝis de loko (planedojn, asteroidojn, kometojn, stelojn kun granda propra movo...) aŭ de magnitudo (variantajn stelojn).

Notinda astro malkovrita helpe de tia aparato estis la nanoplanedo Plutono, malkovrita de Clyde Tombaugh en 1930[1].

la "lumpulsa kompara projekciilo" (aŭ "PROBLICOM" : de la angla PROjector BLInk COMparator), inventita de la amatora astronomo Ben Mayer, estas malmultekosta versio de la lumpulsa komparilo. Ĝi konsistiĝas el du diaprojekciiloj kun rotacianta kaŝilo kiu alterne interrompas la projekcion de unu aŭ la alia diapozitivo.

Moderna ekvivalento[redakti | redakti fonton]

En la nuna tempo, la ŝargkuplitaj aparatoj vaste anstataŭigis la fotajn platojn kaj la astrofotoj estas ciferece registrataj en memoroj. la funkcio de lumpulsa komparo povas esti plenumita de komputilo prefere ol de mekanisma aparato[2].

Tamen, algoritmoj de bilda diferencigo kapablas trovi malsimilecojn inter bildoj pli efike ol la homaj okuloj. Por mezuri precize la pozicion de objekto, kies rapideco kaj direkto de movo estas konataj, oni uzas la teknikon de "Spuro kaj Stako", en kiu pluraj bildoj estas supermetitaj tiamaniere, ke la observata objekto ŝajnu punkto inter la steloj, kiuj aperas kiel strekoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

angle The Blinking Astronomer (la lumpulsanta astronomo) el "The Cambridge astronomy guide:"