Saltu al enhavo

M. C. Escher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
M. C. Escher
Escher en ĉ. 1971
Escher en ĉ. 1971
Persona informo
Maurits Cornelis Escher
Naskonomo Maurits Cornelis Escher
Naskiĝo 17-an de junio 1898 (1898-06-17)
en Leeuwarden
Morto 27-an de marto 1972 (1972-03-27) (73-jaraĝa)
en Laren
Tombo New general cemetery Baarn (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno nederlandanoj vd
Lingvoj nederlanda • itala vd
Loĝloko Leeuwarden • Arnhem • Romo vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater De Teekenschool voor de Kunstnijverheid (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo M. C. Escher
Familio
Patro George Arnold Escher (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Sara Adriana Gleichman Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Johan George Escher (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Jetta Umiker (mul) Traduki (1924–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo presgravuristo • dezajnisto • lignogravuristo • ceramika dezajnisto • skulptisto • murpentristo • vidartisto • litografisto • fotisto • ilustristo • desegnisto • poŝtmarkdesegnisto • grafikartisto • pentristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo ceramika arto vd
Aktiva en Romo • Harlemo • Hago • Delft • Oosterbeek • Svislando • Bruselo • Baarn vd
Aktiva dum 1918–1969 vd
Verkado
Verkoj Aĵoj kun Sfera Spegulo ❦
Akvofalo ❦
Supreniro kaj Malsupreniro vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r
Malgranda steligita dekduedro laŭ litografaĵo de Escher (Universitato Twente) Enschede
Muzeo pri M.C. Escher en Hago

Maurits Cornelis ESCHER (naskiĝis je la 17-a de junio 1898, en Leeuwarden - mortis je la 27-a de marto 1972, en Hilversum) estis nederlanda artisto, kiu tre konatiĝis per siaj ligno- kaj ŝton-gravuraĵoj (litografioj).

Escher tre profunde studis la ecojn de la grafika reproduktado (bildigo) de realaĵoj, precipe la problemojn de perspektivo, inkluzive la diferencojn inter du- kaj tridimensiaj figuroj. Li produktis famajn "neeblajn" desegnaĵojn, kiuj ŝajnas montri realan objekton, kiu tamen en realo tute ne povas ekzisti (ekzemple kvaroblan ŝtuparon, kie oni daŭre iras supren kaj tamen fine alvenas ĉe la komenco). Krome li studis la kovradon de ebenaĵo per identaj aŭ similaj figuroj (kahelaron kaj Teselacio). Li ankaŭ ŝatis surprizajn titolojn por siaj bildoj; ekzemplo estas lia bildo "mano kun spegula globo", kiu estas ĝuste tio—sed en la globo kompreneble speguliĝas la artisto, do estas memportreto.

La usona sciencisto kaj verkisto Douglas Hofstadter dediĉis al Escher grandajn partojn de sia libro "Gödel, Escher, Bach – an eternal golden braid", emfazante la mem-referencecon en liaj bildoj.

Kompreneble la bildoj de Escher estas sub kopirajto, do nur en 2042 eblos publikigi specimenon en Vikipedio, kvankam alilingvaj vikipedioj jam tion faras.

Reliefo laŭ Escher en Hago

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]