Mao Zifu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el MAO Zifu)
Mao Zifu
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1962 (1962-11-30) (61-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

MAO Zifu (ĉine 毛自赋; naskiĝinta en 1963) estas ĉina esperantisto kaj Esperanto-verkisto, unu el la plej gravaj nuntempaj poetoj en Esperanto.

En julio 1984 li diplomitiĝis en la fakultato pri matematiko de la Hunan'a Normala Universitato (1980-84). Septembre de la sama jaro li ekinstruis matematikon kaj komputikon en la Changde'a Informoprojekta Lernejo. En 1985, dudek-du-jara, li paraliziĝis pro trafik-akcidento. De tiam li instruas matematikon, komputikon kaj bazan anglan lingvon al lernejanoj por vivoteno kaj tempopasigo, kaj uzante Esperanton, kiun li eklernis en 1986. Li estas multjara kunlaboranto de la magazino Monato. Pluraj kolegoj kaj recenzantoj tre alte taksas la valoron de la poemoj de Mao. Ili impresas per granda vario de formoj kaj temoj. Troveblas eŭropidaj trokeoj, hajkecaj versoj laŭ japana inspiro, rimoj kaj liberaj versoj. Inter la temaj impulsoj mankas nek grekaj mitoj nek la hindua filozofio.(Komparu kun Marc van Oostendorp: "Mao Zifu" en La Ondo de Esperanto 2012/12, p. 16).

Maje de 1997 li posedis sian propran komputilon, sekve sin dediĉas ĉefe al desegnado de retpaĝoj privataj aŭ komercaj kaj traktado de bildoj movaj aŭ senmovaj.

Por li, Esperanto restas pan' spirita.

En la UK 2013 en Rejkjaviko li pro sia kontribuo al la originala Esperanto-poezio estis honorata per la Diplomo pri Elstara Arta Agado de UEA.[1]

Ekde 2022 li estas membro de la Akademio de Esperanto.[2]

Premioj[redakti | redakti fonton]

Jenajn premiojn li gajnis:

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Novelo aperis en "Tempo fuĝas" (1995).
  • Eseo aperis en "Lingva arto" (1999).
  • Noveloj kaj ciklo \ FONTO n-ro 280(2004/4), la Speciala Numero.
  • amoro sen oro (noveloj, prozaĵoj... 2009, eld. anteo, pdf).
  • taglibro de anteo 2009 - 2011 (noveloj, prozaĵoj, poemoj... 2011, eld. anteo, pdf).

Poemaroj[redakti | redakti fonton]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

La Espera Vojo Verkita de Chen Haosu (2009, eld Ĉina Fremdlingva Eldonejo)

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Kontribuis al BA1, BA2...

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo pri la Diplomoj pri Elstara Agado de UEA atribuitaj en 2013, en la retejo Libera Folio
  2. [1] membrolisto de la Akademio laŭ stato< de marto 2022
  3. Peter Browne, Kantoj de Anteo (Mao Zifu), paĝo 23, La Gazeto, n-ro 134.