Mademoiselle Bocquet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mademoiselle Bocquet
Persona informo
Morto 1-an de januaro 1660 (1660-01-01)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo komponisto • liutisto • salonnière
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Mademoiselle BOCQUET (Anne aŭ Marguerite) estis franca liutisto kaj komponistino, kiu probable naskiĝis en Parizo komence de la 17-a jarcento.

Verŝajne en 1640 Mademoiselle Bocquet loĝis en Parizo kun sia fratino, kiu ankaŭ ludis liuton kaj aliajn instrumentojn. Ŝi ludis la liuton ‘mirinde’, laŭ opinio de la franca verkistino Madelleine de Scudéry, pri kiu ŝi estis konfidulino.

Ŝi loĝis en Parizo precize en tempo en kiu floris la tiel nomataj ‘Salonoj’, kiuj estis la reago de rafinitaj francaj intelektuloj kontraŭ la krudeco kaj vulgareco de la soldatoj de la kortego de Henriko la 4-a, ĵus alvenintaj el milito.

La Salonoj malfermiĝis en riĉaj domegoj de bonhavaj sinjorinoj, la ‘salonnière’, gastigantinoj kies inteligenteco, kulturo, klereco kaj gracio funkciis kiel magneto kaj fariĝis la nerva centro de la socia vivo. Malgraŭ ke la salonoj estis por ambaŭ seksoj, kio estis ĝia unua karakterizaĵo, ili fariĝis spaco de libereco kreitaj kaj subtenataj de virinoj, for de la kulturaj institucioj de la vira socio.

Tiusence la salonoj reprezentis spacojn de libereco por pensado preter la oficialaj doktrinoj, preter klasaj diferencoj kaj preter sociaj normoj kaj sistemoj, kiuj delonge donis al virinoj neŝanĝeblan kaj konformisman rolon.

En tiuj salonoj la invititoj laŭtlegis versojn, ludis madrigalojn, interŝanĝis vidpunktojn pri literaturaj, politikaj aŭ filozofiaj temoj, ludis farsojn, improvizis poemojn, ĉio en amika, malstreĉita etoso.  

La ‘salonoj’ fariĝis la veraj centroj de la franca intelekta vivo kaj servis la ĝeneralan kulturon, allogante poetojn, verkistojn, filozofojn, komponistojn, tiel kreante tradicion, kiu daŭris dum tri jarcentoj.  De ĝiaj komencoj en la Renesanco, ĝis ĝia malapero en la 20-a jarcento, la salonoj simbolis provludon por la estonta emancipiĝo de virinoj.

La plej brilan ekzemplon de la francaj salonoj starigis la markizino de Rambouillet, la arketipo de sekularaj gastigantinoj kaj la supera modelo. La Hôtel de Rambouillet estis la unua Salono de Parizo, la plej fama kaj la plej granda literatura kaj intelekta rondo de francaj kaj eŭropaj poetoj, verkistoj, filozofoj, kiu floris dum pli ol 30 jaroj. Ĝia dekadenco, ligita al serio de familiaj malfeliĉoj de la markizino, spronis la malfermiĝon de aliaj salonoj enkondukataj de parizaj virinoj favorataj de kulturo, klereco kaj socia aprobo, kiel Madelleine de Scudéry kiu mem estis ‘stelulo de la kulturo’, amikino de Mademoiselle Bocquet.

Ambaŭ kune, kaj Madelleine de Scudéry kaj Mademoiselle Bocquet prizorgis ekde 1653 ĝis 1659 faman literaturan salonon sub la titolo de ‘Sabata societo’(Société du samedi). Tiu salono estis inspirita de tiu de la Hôtel de Rambouillet. Mademoiselle Bocquet verŝajne stimulis la kulturajn temojn de konversacio de la ĉeestantoj, alternante per liutludado de siaj komponaĵoj. Ŝi estis en kontakto kun diversaj intelektuloj kaj eĉ kun iuj el la fondintoj de la Franca Akademio, inter ili Sarazin, Conrart, Pélisson kaj Chapelain kiuj estis vizitantoj de la ‘Sabata societo’.

Mademoiselle Bocquet komponis sian muzikon en manuskripto enhavanta 17 Preludojn: ‘Markante la kadencojn’ (Marquant les cadences) kaj ‘Preludo sur ĉiuj tonoj’ (Prélude sur tous les tons) por liuto, kiuj konsistigas profundan esploradon de diversaj nuancoj, prenante kiel deirpunkton la kromatajn eblojn de la liuto.

La Nacia Biblioteko de Francio enhavas kelkajn manuskriptojn el ŝiaj preludoj. Aliaj liutaj pecoj, portantaj la nomon de Bocquet kiuj devas esti atribuitaj al ŝi, troviĝas en francaj, germanaj kaj anglaj manuskriptoj de la dua duono de la 17-a jarcento.

Tiu ĉi enhavo estas de la Esperanta Retradio, artikolserio Virinoj en muziko (57) verkita de Sonia Risso el Urugvajo.

Eldono[redakti | redakti fonton]

  • M. Rollin kaj . Souris. Ouvres des Bocquet Pariso, 1972.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Monique Rollin. "Mlle Bocquet", Boska Muziko Enreta, ed. L. Macy (aliris 13a de septembro, 2006), grovemusic.Com (abona aliro).