Magda Hauswirth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Magda Hauswirth
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1903 (1903-04-25)
en Budapeŝto
Morto 12-an de junio 1999 (1999-06-12) (96-jara)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Profesio
Profesio karikaturisto • grafikistoilustristo • desegnisto
Information icon.svg
vdr

Magda Hauswirth, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Hauswirth Magda estis hungara karikaturisto, ilustristo.

Magda Hauswirth [1] naskiĝis la 25-an de aprilo 1903 en Budapeŝto, ŝi mortis la 12-an de junio 1999 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Magda Hauswirth aĝis 6, kiam ŝi komencis desegnadi lerte, ŝi aĝis 11, kiam ŝi hazarde havis eblecon fari karikaturon pri Endre Ady. Ŝi studis jaron en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo, sed pro la oftaj molestadoj de ŝovinismaj hungaroj en 1919 ŝi forlasis la lernadon (eble ŝi estis judino). Ŝi eklaboris en la familia firmao kiel ornamdesegnisto kaj restis tie ĝis 1991. Ŝi laboris ankaŭ en pluraj redaktejoj ekde 1926, ŝiaj karikaturoj, desegnaĵoj konstante aperis en signifaj gazetoj. Dum la kruela socialismo ŝi laboris en fremdultrafika firmao (1951–1953), poste ŝi partoprenis en kreo de la unua hungara animacio (1954–1956). Ŝi ricevis solan premion en 1992. Ŝi edziniĝis en 1930, post 5 jaroj ŝi naskis filon.

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj karikaturoj pri[redakti | redakti fonton]

Lajos Kassák, Milán Füst, Zsigmond Kisfaludi Strobl, Frigyes Karinthy, Pál Pátzay, Arthur Rubinstein, David Ojstraĥ, Yehudi Menuhin, Miĥail Ŝoloĥov, Sergej Prokofjev...

Elektitaj libroilustraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Újságrajzoló művészek könyve (1930)
  • Maurice Maeterlinck: Kék madár (1937)
  • A mindent tudó nő. Családi kislexikon II. (1943)
  • A főzőkanáltól az estélyi ruháig (1947)
  • Iván Boldizsár: Magyarország. Útikönyv. (1955)
  • Balaton (1958)
  • Muzsikus Péter kalandjai (1961)
  • Róbert Rátonyi: Ne vegyék komolyan! (1971)
  • Tivadar Bilicsi: "Hol vagytok, ti régi játszótársak?..." (1982)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]