Makula grilbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Makula grilbirdo
Makula grilbirdo
Makula grilbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Locustella
Specio: L. naevia'
Locustella naevia
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Makula grilbirdo, Locustella naevia, estas birdospecio de la genro de Locustella aŭ birdoj kiuj kantas kvazaŭ insektoj (Lokusto). Ili reproduktas en multe de moderklimata Eŭropo kaj Azio. Ili estas migrantaj birdoj, kiuj vintrumas el nordokcidenta Afriko al Barato.

Tiu malgranda paserina birdo estas specio troviĝanta en mallonga densa vegetaĵaro, ofte ĉe akvo. La ino demetas 4-7 ovojn en nesto surgrunda aŭ en herbotufo.

Tiu estas mezgranda sikviedo, 12.5-13.5 cm longa. Plenkreskulo havas striecan brunan dorson ĉefe en ŝultroj kun pli malhelaj flugiloj, helgrizajn subajn partojn, nestriecajn escepte en subvosto, kiu havas malhelajn bordojn. Ambaŭ seksoj estas identaj, kiel ĉe plej parto de silviedoj, sed junuloj estas iom pli flavecaj sube. Kiel ĉe plej parto de silviedoj, ankaŭ tiu estas insektovora.

Tiu estas kaŝema specio malfacile videbla escepte foje dum kantado. Ĝi kaŝiĝas inter herbo kaj malalta foliaro.

La kanto estas monotona mekanika insekteca bobenado, ofte krepuske.

Dartmoor, Anglio


Referencoj

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 52498, Locustella naevia, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.

Eksteraj ligiloj