Makulbeka grebo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Makulbeka grebo


Biologia klasado
Regno: Animaloj ‘‘Animalia’’
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Podicipoformaj Podicipediformes
Familio: Podicipedoj Podicipedidae
Genro: Podilymbus
Podilymbus podiceps
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Makulbeka greboBuntbeka grebo (Podilymbus podiceps) estas birdospecio el ordo Podicipoformaj (Podicipediformes), familio Podicipedoj (Podicipedidae). Ekde kiam la Atitlana grebo (Podilymbus gigas) iĝis formortinta, ĝi estas la ununura nune vivanta membro de la genro Podilymbus.

Ĝi vivas en norda, meza kaj suda Ameriko, apud riveroj kaj lagoj. Kelkaj vagantaj birdoj malofte aperas eĉ ĉe la Britaj insuloj.

Taksonomio kaj nomo[redakti | redakti fonton]

La Makulbeka grebo estis priskribita de Carl Linnaeus en sia verko nome 10a eldono de Systema Naturae en 1758 kiel Colymbus podiceps.[1] La dunoma nomo estas deriva el la latina Podilymbus, nome kuntiriĝo de podicipes ("piedo ĉe la pugo", el podici-, "pugo-" + pes, "piedo") —deveno de la nomo de la greba ordo— kaj de la greka kolimbos, "plonĝanto", kaj podiceps, "pugo-kapa", el podici- + novlatina ceps.[2]

For de sia propra genro, la plej proksimaj parencoj de la Makulbeka grebo estas la malgrandaj greboj de la genro Tachybaptus.[3]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Makulbekaj greboj estas malgrandaj, fortikaj kaj mallongkolaj. Ĝi havas averaĝan korpolongon de 38 cm kaj pli precize 31–38 cm, kun enverguro de 45–62 cm, kaj pezon de 253-568 g.[4] La birdo estas grizbruneta, kun pli malhelaj krono kaj dorso,[5] krom la subaj vostokovraj plumoj, kiuj estas blankaj kaj aperas kvazaŭ polvujo, kiel ĉe aliaj malgrandaj greboj. Ties bruna grizmakulita koloro utilas por kamuflado en la marĉoj kiel ili loĝas.[6] Ili ne havas blankon subflugile videbla dumfluge, kiel ĉe aliaj greboj.[7] Ties subvosto estas blanka[5] kaj la beko estas helgriza, fortika ĉe la bazo, mallonga kaj malakrapinte kokece kaj iom hokoforma pinte,[5][8] kiu somere estas cirklita de vertikala nigra stribendo kiu nomigas la specion laŭ la komuna nomo. Ankaŭ somere, ĝin karakterizas ankaŭ la nigra gorĝa makulo, kiu mankas en la vintra plumaro.[8] Krome estas pli nigreca areo en la frunto kaj pli ĝenerale en la dorso, ambaŭ pli svaga kaj ne tiom markataj kiom ĉe la gorĝo. Estas ankaŭ hela okulringo. Ne estas seksa dimorfismo.[7] Junuloj havas bunte blankanigrajn striojn vertikale laŭlonge de la kolo, ruĝecan bekon, nigran kronon kun oranĝeca malantaŭa makulareo kaj blankaj brovo kaj frunto, kaj poste ili aspektas pli kiel vintraj plenkreskuloj.[8] Tiu grebo ne havas membranecajn piedojn, ĉar ties fingroj havas lobojn kiuj elstaras flanke de ĉiu fingro. Tiuj loboj permesas ilin facilan plaŭdadon.[8] Dumfluge, la piedoj aspektas kvazaŭ malantaŭ la korpon ĉar ili troviĝas tro malantaŭe en la korpo.[5]

Tutmonda distribuado, kun subspecioj separataj per linioj

Ĝi povas esti konfuzata kun la Malgranda grebo, kvankam tiu specio estas pli malgranda, havas pli palajn kapoflankojn kaj havas pli fajnan bekon. Ĝi ne havas la kontrastojn inter nigra, griza kaj blanka de la Orelgrebo aŭ de la Nigrakola grebo. Kvankam la kolo estas mallonga ripoze, kaze de danĝero, tiu specio plilongigas ĝin.[9]

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Ties alvoko estas unika, laŭta kaj sonas kiel "kria kuk-kuk-kaŭ-kaŭ-kaŭ-kaŭ-kaŭp."[10] Ties alvoko estas simila al tiu de la Flavbeka kukolo.[6]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ili estas ĉefe komune troviĝantaj tra Nordameriko, Centrameriko kaj Sudameriko la tutan jaron. Dum la somera reprodukta sezono, ili estas ĉefe en centra, norda kaj nordorienta Kanado.[8] Se ili loĝas en areo kie la akvo frostas vintre ili migras. Migrantaj birdoj ĝenerale kuniĝas al tutjarajn birdojn septembre kaj oktobre.[11] Ili migras nokte.[8] Plej migrantaj birdoj foriras en marto aŭ aprilo.[11] Ili faras eventualajn aperojn en Eŭropo kaj Havajo.[8] En Britio, la vizitoj de Makulbekaj greboj nombris 37 vidaĵojn en 2007, aperante ĝenerale en oktobro al januaro.[12] Unu birdo en Anglio reproduktiĝis kun partnera Malgranda grebo, kaj produktis hibridan junulon.[13] Estas la ununura grebo registrita kiel vizitanto de la Galapagoj.[14]

La Makulbekaj greboj troviĝas en nesalakvaj humidejoj kun elakva vegetaĵaro, kia tifao.[10] Ili troviĝas eventuale ankaŭ en sala akvo. Dum la reprodukta sezono ili troviĝantas ĉe elakva vegetaĵaro ĉe malferma akvo, kaj vintre ili troviĝantas ĉefe en malferma akvo pro manko de subtenitaj nestoj. Ili povas vivi ĉe riveroj, sed preferas trankvilajn akvojn. Ili povas troviĝanti en pli altaj lokoj dum migrado.[11] Ili povas reproduktiĝi ankaŭ ĉe restaŭritaj kaj artefaritaj humidejoj.[11]

La Makulbekaj greboj vivas proksimume 10–12 jarojn.[7]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Podilymbus podiceps antillarum Bangs, 1913 – sur la karibaj insuloj
  • Podilymbus podiceps antarcticus (Lesson, 1842) – sur sudaj kaj orientaj partoj de Sud-Ameriko
  • Podilymbus podiceps magnus
  • Podilymbus podiceps podiceps (Linnaeus, 1758) – sur nordokcidenta parto de Kanado, Usono, Meksiko, Mez-Ameriko kaj Sud-Ameriko

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Junulo naĝe ĉe la Lago Washington

Ĝi bone naĝas kaj subakviĝas. Okaze de danĝero, ĝi povas fuĝi per subakviĝo aŭ naĝo-kaŝiĝo inter la akvaj plantoj, sed rare ekflugas. Ili plonĝas dum ĉirkaŭ 30 sekundoj kaj povas moviĝi al pli sekura areo de akvo, foje havante nur la kapon videbla ekster la akvo por rigardi ĉu la danĝero malaperis.[7] Tiu ofteco plonĝi havigis la priskribon esti kaŝema aŭ timida en naturo.[10] Ĝi ricevis ankaŭ la nomon de inferplonĝanto.[15] Ili rare pasas tempon are.[11] Ties pariĝado inkludas alvokojn kaj foje duojn.[11] Masklo montras teritorian kutimaron se alia masklo estas ĉe la bordo de lia teritorio. Ili frontas unu la alian kaj poste turnas siajn kapojn kaj bekojn supren. Poste ili turniĝas kaj ekalvokas. Poste ili turniĝas denove serĉi unu la alain.[7]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Makulbeka grebo reproduktiĝas en sud-centra Kanado, tra Usono, Centrameriko, Karibio, kaj moderklimata Sudameriko.[4] Ĝia seksa maturiĝo okazas en aĝo de 2-3 jaroj. Tiuj greboj povas fari ĝis du ovodemetadojn jare.[7] La reprodukta sezono okazas ekde mezo de februaro ĝis marto. Tiu specio reproduktiĝas sur flosanta nesto, pretigita el putriĝintaj plantoj.[10] La ino demetas 3 al dek bluecblankajn mildajn elipsajn ovojn, kaj la propra ino startas ng the incubation process.[7][8] La blankaj ovoj iĝas pli poste al hel- poste malhelbrunaj. La ovojn kovas ambaŭ gepatroj dum 23 tagoj.[7][11] Ili kovras la neston per nestomaterialo se ili devas foriri dum etenda tempoperiodo.[11]

La elnestiĝo okazas 6 semajnojn post la ovodemetado kaj nur unu tagon post la eloviĝo. Ili havas lanugon dumnaske kaj poste oni vidas flavajn haŭtaĵojn inter la bridoj kaj ĉe la kapopinto.[7] Ili ne naĝas bone kaj restas for de akvo. Ili dormas sur la dorso de la gepatroj. Post kvar semajnoj ili eknaĝas.[8] Kaze de danĝero ili grimpas sur la dorso de patra grebo kaj eventuale maturiĝas por plonĝi subakve kiel la gepatroj.[8][10] Ambaŭ gepatroj kunhavas la idozorgaadon kaj la nutradon de la idoj dum tri monatoj pliaj post la eloviĝo, same kiel la portadon surdorse.[11] Foje la gepatroj eĉ plonĝas subakve por manĝoserĉi havante la idojn surdorse.[7]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo kun du junuloj manĝante fiŝon.

Ĝi nutras sin ĉefe per akvaj artikuloj, kaj ankaŭ malgrandaj fiŝoj, amfibioj (ranoj, ranidoj), moluskoj kaj vermoj. Ili plonĝas por akiri manĝon.[8] Ties bekoj permesas ilin dispremi krustulojn, kiaj kankrojn.[8][11] Ili povas manĝi ankaŭ plantojn.[16] Ili manĝas ankaŭ siajn proprajn plumojn, kiel faras ankaŭ aliaj greboj, por helpi digeston (eviti vundojn el ostetoj, skvamoj, spinoj ktp).[17] Ili manĝigas la idojn ankaŭ per siaj propraj plumoj.[11]

Minacoj[redakti | redakti fonton]

Ili ege suferas pro ĝenado, ĉefe fare de homoj. Dum reproduktado, se timigitaj, plenkreskuloj povas abandoni siajn nestojn sen protekti la ovojn. La ondoj el boatoj povas detrui la nestojn kaj ties sonoj facile timigas la birdojn.[6]

En kulturo[redakti | redakti fonton]

La plumoj de la Makulbeka grebo estas dikaj kaj mildaj. Ties plumoj estis iam uzitaj kiel ornamoj por ĉapeloj kaj orelkovriloj kaj pro tio tiuj birdoj estis ĉasitaj en orienta Usono, en la 19a jarcento.[6][7]

Statuso[redakti | redakti fonton]

Tiuj greboj malpliiĝas en Novanglio. La tialoj estas nekonataj.[11] La subŝtatoj Konetikuto kaj Nov-Hampŝiro deklaris la Makulbekan grebon kiel endanĝerita. En Nov-Ĵerzejo[6] kaj Masaĉuseco, oni deklaris ĝin minacata. En Vermonto ili estas de "speciala zorgo." En Rod-Insulo ili estas loke formortinta.[7] Ili estas ankaŭ endanĝeritaj en Ilinojso.[16]

Habitatoperdo estas la plej danĝera minaco por tiu grebo. Drenado, plenigado, kaj ĝenerala detruo de humidejoj kaŭzas perdon en ties reproduktejaj habitatoj.[6] Tamen, ili estas ankoraŭ komunaj en majoritato de siaj distribuareoj.[11]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Linnaeus, Carolus. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata (latine). Stockholm: Laurentius Salvius, p. 136.
  2. Cabard P. kaj Chauvet B. en Etymologie des noms d'oiseaŭ (2003) Belin Eveil éditeur, Francio ISBN 2-7011-3783-7
  3. Christidis, Les; Walter E. Boles. (2008) Systematics and Taxonomy of Australian Birds. CSIRO, p. 67. ISBN 0643065113.
  4. 4,0 4,1 Muller, M. J., kaj R. W. Storer. Pied-billed Grebe (Podilymbus podiceps). En The Birds of North America, No. 410 (A. Poole kaj F. Gill, eld.). Philadelphia, PA: The Birds of North America, Inc., 1999.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Pied-billed grebe Podilymbus podiceps. USGS. Alirita 12a de Aŭgusto 2012.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 Pied-billed Grebe, Podilymbus podiceps. State of New Jersey. Alirita 12a de Aŭgusto 2012.
  7. 7,00 7,01 7,02 7,03 7,04 7,05 7,06 7,07 7,08 7,09 7,10 7,11 Pied-billed Grebe. Department of Energy & Environmental Protection. State of Connecticut. Alirita 12a de Aŭgusto 2012.
  8. 8,00 8,01 8,02 8,03 8,04 8,05 8,06 8,07 8,08 8,09 8,10 8,11 Pied-billed Grebe. Bird Guide. The Cornell Lab of Ornithology. Alirita 12a de Aŭgusto 2012.
  9. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010. Paĝoj 64-65.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 Fisher, Chris C. & Joseph Morlan. (1996) Birds of San Francisco and the Bay Area. Auburn: Lone Pine Publishing, p. 19. ISBN 978-1-55105-080-5.
  11. 11,00 11,01 11,02 11,03 11,04 11,05 11,06 11,07 11,08 11,09 11,10 11,11 11,12 Pied-billed Grebe. Grebes. Seattle Audubon Society. Alirita 12a de Aŭgusto 2012.
  12. Pied-billed Grebe Podilymbus podiceps. Grebes. British Trust for Ornithology. Alirita 12a de Aŭgusto 2012.
  13. Newton, Ian. (2008) The Migration Ecology of Birds. Londono: Academic Press, p. 291. ISBN 978-0-12-517367-4.
  14. (28a Februaro 2006) Birds, Mammals, and Reptiles of the Galapagos Islands: An Identification Guide, 2nd Edition. Yale University Press. ISBN 978-0-300-11532-1.
  15. Pied-billed Grebe – Podilymbus podiceps. NatureWorks. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 12a Aŭgusto 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2013-06-10.
  16. 16,0 16,1 Pied-billed grebe. Birds. Illinois Natural History Survey. Arkivita el la originalo je 2010-08-14. Alirita 12 August 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-08-14. Alirita 2013-06-12.
  17. Ehrlich, Paul; David Dobkin, kaj Darryl Wheye. The Birder's Handbook. New York: Simon and Schuster, 1988.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Roger Peterson, Guy Mountfort, P.A.D. Hollom, "Guía de campo de las aves de España y de Europa", Omega, Barcelona, 1983.
  • Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010.