Assens VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Malapalud)
- La mallongigo VD en Assens VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Assens.

Assens
Blazono de Assens
Blazono de Assens
Blazono de Assens
Assens
Assens
Assens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Geografia situo CH1903: 537458 / 162625 (mapo)46.6119444444446.6222222222222Koordinatoj: 46° 37′ N, 6° 37′ O; CH1903: 537458 / 162625 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1020
Areo 5,35 km²
Alteco 635 m super marnivelo
Poŝtkodo 1042
Komunumkodo 5511
Mapo de Assens
Mapo de Assens
Situa mapo de Assens
vdr

Assens estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1 020 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Assens situas en la koro de la regiono nomita Centro de Vaŭdo (france Gros-de-Vaud) rekte sude de la distriktĉefurbo Echallens kaj 10 kilometrojn norde de la kantonĉefurbo Laŭzano. La okrienten komunumolimon formas la rivero Talent. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Assens kaj Malapalud, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,35 km², de kiuj 10,7% estas kovritaj de arbaro, 79,1% servas por agrikulturo kaj 9,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Assens limas en nordo al Echallens, en nordoriento al Bottens, en oriento al Bretigny-sur-Morrens, en sudoirento al Morrens, en sudokcidento al Etagnières, en okcidento al Bioley-Orjulaz, kaj en nordokcidento al Saint-Barthélemy.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Assens pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 5 de Yverdon-les-Bains al Laŭzano. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 8 kilometrojn sudsudoriente de la komunumo apud Laŭzano. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la mallarĝspura trama fervojlinio de Laŭzano tra Echallens al Bercher.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Assens datiĝas el la jaro 1228 kiel Ascens. Dum mezepoko Assens estis senjorujo, kies posedanto plurfoje ŝanĝiĝis. De 1476 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Assens apartenis al la komunuma berna kaj friburga Orbe-Echallens. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Echallens, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3] Kun efiko de la 1-a de januaro 2009, la lima komunumo Malapalud estis integrita al la komunumo Assens.[4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]