Manó Herczel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Barono Manó Herczel [hercel], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Herczel Manó estis hungara kuracisto, kirurgo, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis pusztapéteri de 1901. Lia origina nomo estis Herczl Emanuel.

Manó Herczel [1] naskiĝis la 1-an de julio 1862 en Szeged. Li mortis la 28-an de novembro 1918 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Manó Herczel devenis el juda familio. Li frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Újvidék, universitatojn en Budapeŝto, Vieno, Parizo, Strassburg. Li akiris medicinan diplomon en Vieno en 1884, poste li samloke estis asistanto. Inter 1886 kaj 1890 li laboris kaj instruis en kliniko de Heidelberg, kie fine li estis docento kaj privata profesoro. Hejmenveninta li establis propran privatan kuracejon, kiun li gvidis ĝis 1914, krome en 1892 li estis nomumita hospitala ĉefkuracisto. En 1894 li iĝis privata profesoro de Reĝa Universitato de Budapeŝto, en 1901 titulara eksterordinara profesoro. Ekde 1905 li estis ankaŭ ĉefkuracisto en Malsanulejo Rókus. En 1912 li baroniĝis. Li okupiĝis ĉefe pri malsanoj en ventro, li operaciis eĉ ĉefministron Géza Fejérváry.

Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Experimentelle und histologische Untersuchungen über compensatorische Muskelhypertrophie bei Darmstenosen (1886)
  • Radikaloperation der Blasenspalte – Ectipia vesicae – durch Implantation der Harnleiter in der Dickdarm (1899)
  • Az appendicitis sebészi kezelésének néhány fontosabb kérdése (1907)
  • Adatok a heges pylorusszűkületek műtéti kezeléséhez (1999)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.