Manali Kallat Vainu Bappu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manali Kallat Vainu Bappu
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1927 (1927-08-10)
en Ĉenajo
Morto 19-an de aŭgusto 1982 (1982-08-19) (55-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Alma mater Universitato Harvard vd
Profesio
Okupo astronomo • astrofizikisto vd
Verkado
Verkoj Wilson–Bappu effect vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Manali Kallat Vainu BAPPU (naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1927 en Ĉenajo, mortis la 19-an de aŭgusto 1982 en Munkeno, Germanio) estis barata astronomo kaj astrofizikisto. Li kontribuis al la establo de pluraj astronomiaj institucioj en Barato, el kiuj la Observatorio Vainu Bappu kaj la Barata Instituto de Astrofiziko. Li estas rigardita kiel "Patro de la moderna barata astronomio".

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en 1927 en Ĉenajo (Tamilnado) ; lia familio originis de Thalassery (Keralao) kaj lia patro Manali Kakuzhi Bappu estis astronomo ĉe la Observatorio Nizamiah proksime de Hajderabado (Andra-Pradeŝo). Frue interesita pri astronomio, Vainu Pappu ofte akompanis sian patron en la observatorio ; en 1946 li publikigis du artikolojn : « La efiko de la koloro sur la pervida observo de long-periodaj variantaj steloj » kaj « Pri la luma kurbo de RT Eridani »

Eduko[redakti | redakti fonton]

Li lernis en la Universitato de Madraso, kie fariĝis bakalaŭro pri fiziko en 1946 kaj ricevis magistron en 1949. Je tiu ĉi jaro li renkontis la usonan astronomon Harlow Shapley, kiu estis vizitanto Baraton kaj sekvis lin en Usonon. Li li aliĝis al la Universitato Harvard, kie li kunmalkovris la kometon C/1949 N1 (Bappu - Bok - Newkirk).[1]

En artikolo publikita en 1957, Vainu Bappu kaj la usona astronomon Olin Chaddock Wilson elmontris rilaton inter la larĝeco de la spektraj linioj Ca II en la spektro de steloj de tipo M, G kaj K kaj ties absoluta magnitudo ; rilato tiel nomata Efiko Wilson–Bappu.[2]

Reveno en Baraton[redakti | redakti fonton]

Tunela suna teleskopo ĉe la suna observatorio de Kodaikanal. Bappu estris tiun observatorion in 1960.

Komence de 1953, reveninte en Baraton, Bappu estis enoficigita kiel estro de grupo da astronomoj por krei novan observatorion. Kun helpo de Doktoro Sampurnanand, tiam ĉefministro de Utar-Pradeŝo, li kreis observatorion en Nainital (Utarakando).[3] Li instalis en tiu ĉi modernajn instrumentojn kaj disvolvis teamon da junaj astronomoj. En aprilo 1960 li foriris el Nainital por fariĝi estro de la suna observatorio de Kodaikanal en Tamilnado.

Sekve al registara rekomando, kiu estis krei grandan observatorion kompareblan kun tiuj de la cetera mondo, Vainu Bappu turnis sian strebon al la plenumo de tiu celo. Li decidis loki tiun observatorion en sudo de Barato, elde kie la ĉielo de la suda duonglobo estu observebla. Li elektis la montetojn Ĝavadi (tamile : சவ்வாது மலை) proksime de la urbeto Kavalur (Tamilnado). En la tie konstruita Observatorio de Kavalur, teleskopo de 38 cm vidis sian unuan lumon en la fino de 1967. Vainu Bappu klopodis por instali en la observatorio teleskopon de 2,30 metroj konstruita en Barato, sed ne vivis por vidi la realigon de sia revo. Tiu teleskopo, plej granda en Azio, estos instalita sub kupolon de la observatorio de Kavalur en 1985.

Vainu Bappu estis elektita unua vic-prezidento (1967 - 1973) kaj prezidento (1979 - 1982) de la Internacia Astronomia Unio.[4] Li ankaŭ estis elektita kiel Honora Fremda Ano de la Reĝa akademio de scienco kaj Honora Ano de la American Astronomical Society .

Morto[redakti | redakti fonton]

Li mortis la 19-an de aŭgusto 1982 en malsanulejo de Munkeno (Germanio) pro la sekvo de korĥirurgia operacio.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]