Observatorio Vainu Bappu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 12°34′40″N 78°49′20″E  /  12.57778°N, 78.82222°O / 12.57778; 78.82222 (Observatorio Vainu Bappu)
Observatorio Vainu Bappu
Astronomia observatorio
40-inch telescope building at Vainu Bappu Observatory.JPG
Ejo de la teleskopo de 1 m. ĉe Observatorio Vainu Bappu
Oficiala nomo: வைணு பாப்பு வானாய்வகம்
Angla nomo: Vainu Bappu Observatory
Lando Barato Barato
Regiono Tamilnado
Municipo Vaniyambadi
Supermara alteco 725 m s. m.
Koordinatoj 12°34′40″N 78°49′20″E  /  12.57778°N, 78.82222°O / 12.57778; 78.82222 (Observatorio Vainu Bappu)
Situo de la observatorio en Barato
ButtonRed.svg
Situo de la observatorio en Barato
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Vainu Bappu Observatory
Retpaĝo: https://www.iiap.res.in/centers/vbo

La Observatorio Vainu Bappu estas astronomia observatorio en Barato, subŝtato Tamilnado. Ĝi estis establita en 1968 proksime de la vilaĝo Kavalur (municipo Vaniyambadi, subŝtato Tamilnado), Ĝi estis mastrumita de la Barata Instituto de Astrofiziko kaj ĝia MPC kodo estas 220.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La origino de la observatorio devenas de privata observatorio, kiun William Petrie (17841816) establis en 1789 proksime de Madras, konata kiel Observatorio de Madraso. Poste, tiu observatorio estis tranlokita en Kodaikanal (Tamilnado) kaj iĝis la Observatorio de Kodaikanal ekde 1899.[2]

Tamen, en Kodaikanal malmulte da noktoj taǔgis por observoj kaj la astronomoj serĉis novan situejon post la sendependiĝo de Barato. M. K. Vainu Bappu, kiu sukcedi kiel direktoro de la Observatorio de Kodaikanal en 1960 trovis taŭgan lokon en malgrandan vilaĝon nomita Kavalur en la montetoj Ĝavadi (tamile : சவ்வாது மலை) por tiu, kiu iĝos konata kiel Observatorio de Kavalur.[2]

La observoj komencis en 1968 per teleskopo de 38 cm konstuita en la korto de la Observatorio de Kodaikanal.

Situo[redakti | redakti fonton]

La observatorio situiĝas en la montetoj Ĝavadi ĉ. 9,3 km oriente de Alangayam (11 km per la ŝoseo), en tereno de 40 hektaro kie kreskas plantoj de tropikaj regionoj kaj vivas sovaĝaj bestoj kiel cervoj, serpentoj, skorpioj kaj pluraj specioj de birdoj. La loko estis elektita sufiĉe malproksima de la prilumitaj urboj kaj industriaj areoj, kaj proksime de la ekvatoro por observi ambaŭ ĉielojn de la norda kaj suda duongloboj. Pro sia longituda pozicio, ĝi estas la ununura granda astronomia instalaĵo inter Sud-Afriko kaj Aŭstralio por observi la sudajn ĉielajn objektojn.[2]

Instrumentaro[redakti | redakti fonton]

La unua teleskopo estis instrumento de 38 cm (15 coloj per kiu la observoj komencis en 1968. La teleskopo de 75 cm (30 coloj) estis tute planita kaj konstruita en la atelieroj de la Barata Instituto de Astrofiziko. En 1972, teleskopo de 1 m (40 coloj) de Carl Zeiss Jena estis tie instalita.

La observatorio ankaŭ havas Interferometron de Fabry-Perot.

La Teleskopo Vainu Bappu de 2,3 metroj[redakti | redakti fonton]

Parta vido de la Teleskopo Vainu Bappu

La fina verko de Vainu Bappu estis teleskopo de 2,3 metroj (93 coloj), la plej granda en Azio, planita kaj konstruita en Barato. Mortiĝinta en 1982, Bappu ne vidis la plenumadon de sia iniciato.

En digna omaĝo, la tiama ĉefministo Rajiv Gandhi, dum kunveno tenita en Kavalur la 6-an de januaro 1986 nomis la observatorion "Observatorio Vainu Bappu" kaj la teleskopon de 2,3 metroj "Teleskopo Vainu Bappu".[2]

Observoj de la profunda ĉielo estis faritaj per tiu instumento, uzante la diversajn fokusajn ebenojn. La ekvatoriala muntaĵo tre taŭgas por la malaltaj latitudoj kaj permesas facilan observon proksime de la norda ĉiela poluso.

Malkovroj[redakti | redakti fonton]

La teleskopo de 1 m estas asociata al du unikaj malkovroj en la sunsistemo. En 1972 estis malkovrita atmosferon ĉirkaŭ la jupitera satelito Ganimedo[3] kaj en 1997, observo de io kredita esti nova satelito de Urano[4] sed praviĝis esti la ringoj de Urano.[5][6]

En 1984 la Observatorio de Kavalur raportis la malkovron de maldika ekstera ringon de Saturno[7]

La 17-a de februaro 1998, per la Schmidt-teleskopo de 45 cm, estis malkovrita asteroido kiu estis nomita 4130 Ramanujan[8] en memoro de la genia barata matematikisto Srinivasa Aiyangar Ramanujan. Tio estis la unua asteroida malkovro elde Barato en la 20-a jarcento.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kodoj de la Observatorioj (Minor Planet Center)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Observatorio Vainu Bappu - Kavalur ; el la paĝaro de la Distrikto Vellore, Tamilnado (angle)
  3. Atmosfero ĉe Ganimedo, el kaŝado de SAO 186800 la 7-a de junio 1972 ; de R. W. Carlson kaj aliaj ; el Science Vol. 182, n° 4107, pp. 53-55 5-a de oktobro 1973 (angle)
  4. Malkovro de Nova Satelito de Urano, de J.C. Bhattacharyya & K. Kuppuswamy el Bulletin of the Astronomical Soceity of India, vol. 5, p.19 , 29-a de marto 1977 (angle)
  5. Indio, Urano kaj ties ringo, el Parallel Spiral 26-a de aŭgusto 2014 (angle)
  6. La Ringoj de Urano : Historio de ties Malkovro, de J.C. Bhattacharyya Aakash Journal of the Indian Astronomical Society 31-a de Julio 1980 (angle)
  7. Ebla malkovro de ringa sistemo en la Saturna magnetosfero, de R. Vasundara kaj aliaj ; el Nature 312, 621 - 622 (13-a de Decembro 1984) (angle)
  8. Slipo pri la asteroido (4130) Ramanujan, de IAU Minor Planet Center (angle)
Commons-logo.svg Vikipdia Komunaĵo havas bildojn
pri Observatorio Vainu Bappu

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]