Maria La Baltejra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Maria La Baltejra
Unu el la miniaturoj en la Cancioneiro da Ajuda, kie oni vidas veldiston dancantan kaj ludantan la tamburinon.
Unu el la miniaturoj en la Cancioneiro da Ajuda, kie oni vidas veldiston dancantan kaj ludantan la tamburinon.
Persona informo
Naskonomo María Gomez
Aliaj nomoj La Balteira
Naskiĝo 30-an de novembro 1299 (1299-11-30)
en Armea
Morto
en Salamanko
Tombo Monaĥejo de Sobrado
Ŝtataneco Reĝlando Galegio
Okupo
Okupo trobadoro • trobairitz • Q3964220komponisto • spiono • kantisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

María Peres (Perez), A Balteira (Baltejra), naskita en Armea (Coirós) en la 13-a jarcento, estis galega menestrelo.

Fono[redakti | redakti fonton]

Dum la Mezepoko disvolviĝis kiel ĉefa muzikstilo la religia, komponata kaj aŭdata en monaĥejoj kaj beginejoj, por akompani la mesojn kaj preĝojn, por pliproksimigi la animon al Dio. En ĝi ludis grandan rolon multaj virinoj, monaĥinoj, kaj beginoj. Samtempe, for de la muroj de konventoj, monaĥejoj kaj preĝejoj, aŭdiĝis sekulara muziko ludata de trobadoroj kaj trobadorinoj de altaj sociaj tavoloj. Ili dediĉis sin al komponado kaj prezentado de siaj verkoj en la aristokrataj kaj kortegaj rondoj.

La plej oftaj temoj de tiuj tekstoj estis ĝentila vivo, specife pri amaj aferoj, la kodoj de kavalireco kaj bonegaj heroaj legendoj, kiuj altigis la moralon, kuraĝon kaj honoron de mezepokaj kavaliroj. Tiuj prezentadoj de la trobadoroj havis precipe distrajn celojn, ne profesiaj. Komponi, verki versojn, poemojn estis dignaj kaj honorigaj aktivecoj. Sed ludi muzikilojn ne estis aferoj por korteganoj. Tion faris aliaj artistoj: la menestreloj, kiujn la trobadoroj dungis por akompani ilin en iliaj prezentaĵoj. Tiamaniere socie pli malfavoraj, sed kreemaj kaj kapablaj artistoj, eniris en la altajn rondojn de riĉaj, gravaj personecoj, La menestreloj aperis en urboj kaj vilaĝoj por distri kaj amuzi la malaltajn sociajn klasojn en la kruda kaj intensa mezepoka vivo. Ili ja estis profesiaj muzikistoj kiuj ricevis salajrojn por spektakli siajn artojn sur strataj podioj, en trinkejoj aŭ kiel allogaĵoj ĉe festoj kaj bankedoj de reĝoj kaj nobeloj.

Ili estis vojaĝantaj artistoj, kiuj parkerigis la kantojn kreitajn de trobadoroj, aŭ kantis temojn de populara tradicio. Foje ili aliĝis al karavanoj de forirantoj al kiuj ĝojis kantante kantojn, ludante instrumentojn aŭ prezentante ĉiajn akrobataĵojn. Plejofte ili lertis en pluraj el tiaj artoj, tiel oni nomis ilin ankaŭ ĵonglistojn, kion oni povus traduki kiel ‘ŝerculo’ ĉar la uzado de la satiro kaj ridindeco estis ofta en la ĵongladoj. Dank' al ili ekdiskoniĝis aro da epopeaj kaj popularaj poemoj el la pagana tradicio.

Do, la sekulara populara muziko havis du grandajn ĉefrolulojn, kiuj forte influis en la mondo de la kulturo kaj lingvo de la socio. La trobadoroj kaj la menestreloj sin dediĉis al kreado kaj interpretado de kantitaj versoj per kiuj ili disvastigis la lingvon kaj la historion de ĉiu popolo. Ankaŭ ili diskonigis la novaĵojn venintajn de foraj frontoj kie ajn la Krucmilito batalis. En ambaŭ kolektivoj partoprenis multaj virinoj kiuj akompanis la artojn de siaj kunuloj aŭ ili mem fariĝis grandaj artistinoj de spektakloj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej konataj menestrelinoj estis María Perez Baltejra aŭ pli bone konata kiel Maria La Baltejra. Ŝi estis galega muzikistino kaj dancistino de la 13-a jarcento kiu ĝuis rimarkindan popularecon ĉe la kortego de Alfonso la 10-a ‘la Saĝa’.

Malmultaj datumoj oni konas de ŝia vivo kaj de ŝia arta kariero. Plej multaj el la datumoj devenas de dokumento subskribita kun la monaĥejo de Sobrado en 1257, en kiu ŝi vendis bienon kontraŭ dumviva lupago, protekto kaj loko por esti entombigita. La alia fonto de informo pri ŝi estas la priridaj, mokaj kantoj kiujn komponis pli ol 12 trobadoroj, ĵonglistoj kaj inkluzive Alfonso la 10-a mem. Tiaj primokaj kantoj estas dediĉitaj al kantistino, dancistino kaj muzikistino, postvivanta en mondo malfavora al la virina kondiĉo. La partopreno en tiu vira medio estis la bazo de la negativa vidpunkto maljuste kantita de la galeg-portugalaj trobadoroj.

Maria Baltejra probable naskiĝis en La Korunjo, Galegio, kie ŝi havis domon kaj heredis bienon. Ŝi aperas unue en la kortego de Ferdinando la 3-a sed komencas brili pro ŝiaj skandaloj dum la regado de lia filo, Alfonso la 10-a, en kies kortego ŝi ludis sian arton, inter la jaroj 1257 kaj 1267, kiel indikas Ramón Menéndez Pidal.

Ŝi estis virino kiu preferis la vivon en libereco, plena de aventuroj, sen ligoj, sen limoj. Per la kantoj kiujn ŝi inspiris oni povas scii ke La Baltejra plenumis sian promeson pilgrimi al la Sankta Lando ĉirkaŭ 1257 dum la krucmilito. Ŝia reveno estis salutita per kantoj de ŝerco kaj mokado de viroj kiuj enviis ŝian kuraĝon kaj decidemon. Specife, la trobadoro Pedro da Ponte kiu kantis: “Nia krucmilitisto María Pérez jam venis de eksterlando, tiel ŝarĝita de indulgoj, ke ŝi ne eblas trovi la ĝustan pozon per la pezo (de la indulgoj)…”

Estas ankaŭ konata, ke ŝi rilatis kun la Maŭroj kaj ke ŝi povus agi kiel agento de Alfonso la 10-a, solvante aŭ mildigante politikajn obstaklojn per siaj ĉarmoj. Alia bildo, kiu venis al ni pri La Baltejra, priskribas ŝin kiel lertan ludanton, probable en Murcio, sur la militfronto. Unue ŝi ŝajnigis perdi la ludon kaj poste, surprize senmonigis la alian.

La dancaj kaj kantaj kapabloj de ĉi tiu virino estis la ŝlosilo kiu malfermis al ŝi la pordojn de la kortego. Kurioze, el la mokaj versoj kiujn pri ŝi tiuj viroj verkis, neniu mencias ŝian arton, nur ŝian liberan vivmanieron. La fakto ke neniu mokas pri ĝi, eble estas pruvo pri la valoro de ŝia arta kvalito.

Pli ol 12 kanzonoj estis dediĉitaj al Maria Perez Baltejra, kio atestas ke ŝi estis la plej populara menestrelino de la 13-a jarcento kaj unu el la malmultaj, kies nomo transdaŭris.

Tiu ĉi enhavo estas de la Esperanta Retradio, artikolserio Virinoj en muziko (23) verkita de Sonia Risso el Urugvajo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Martínez Salazar, A. (1897): "Una gallega célebre en el siglo XIII" en Revista Crítica de Historia y Literatura Españolas, Portuguesas e Hispanoamericanas, Madrid, pp. 298–304.
  • Rodrigues Lapa, M. (1995): Cantigas de eskarnho e de mal dizer du kancionoj mezaj galegaj-portugalaj. Kritika eldono kaj vortprovizo de prof. M. Rodrigues Lapa. Eldonoj João Sá da Costa. ISBN 972-9230-42-0
  • Ventura, J. (2015): "La vera krucmilito de María Pérez Balteira ", en C. Alvar (koord.). Studoj pri mezepoka literaturo en la Ibera Duoninsulo. San Millán de la Cogolla: Cilengua, pp. 1167–1182.
  • Literaturaj tekstoj pri María Balteira

Aliaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • La Veldisto, de Luis Seoane.