Marie Louise Coleiro Preca

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marie Louise Coleiro PRECA (naskiĝis la 7-an de decembro 1958 en Qormi) estas malta politikistino. Post studo de homaj sciencoj kaj de juro, ŝi eklaboris kiel profesiulo de la socialdemokratia Laborista Partio de Malto (malte Partit Laburista, PL). Inter la jaroj 1998 kaj 2014 ŝi membris en la nacia parlamento, kaj inter marto 2013 kaj marto 2014 estis nacia ministro pri sano kaj socia solidaro.

La 1-an de marto 2014 ŝi nomumiĝis la ŝtata prezidanto de Malto, transprenante la postenon de George Abela, kaj ekde la 4-a de aprilo de tiu jaro funkcias en tiu posteno.

Antaŭe:Prezidanto de MaltoPoste:
George Abela2014nun(nun en ofico)

Eksteraj ligiloj

greke biografio en la retejo de la registaro de Malto (angle) greke artikolo de la 1-a de marto 2014 pri ŝia nomumiĝo kiel ŝtata prezidantino en la gazeto Times of Malta (angle) greke persona paĝo en la retejo facebook