En la jaro 1895 ŝi edziniĝis al la nederlanda oficiro Campbell MacLeod, du jarojn poste ambaŭ ekloĝas en Javo kaj Sumatro. Tie ŝi lernis la azian dancarton. Post la disiĝo kun sia edzo ŝi revenis al Eŭropo kie ŝi famiĝis precipe en Francio kiel erotika dancistino en Parizo.
Dum la Unua mondmilito Mata Hari pro financaj malfacilaĵoj ekspionis kaj por Germanio kaj por Francio. En la jaro 1917 la franca sekreta servo observis kaj arestis ŝin. La tribunalo deklaris ŝin kulpa pri ŝtatperfido kaj kondamnis ŝin al morto. Estiĝis multaj flustroj kaj onidiroj pri ŝia rolo en la socio kaj je la 15-a de oktobro 1917 Mata Hari estis mortpafita en Vincennes apud Parizo.
Ŝia vivo estis plurfoje filmigita, i.a. kun Greta Garbo en la ĉefrolo.
Margaretha Zelle, artista nomo Mata Hari, kiel ekzota dancistino2003: Mata Hari, la vraie histoire (Mata Hari, la vera historio) (televida filmo), Francio, reĝisoro: Alain Tasmam, ĉefrolo: Maruschka Detmers.