Matthäuspassion (Bach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matthäus-Passion
muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
vdr
Johann Sebastian Bach

La Matthäuspassion (Mateo-Pasiono), BWV 244, estas oratoria pasiono de Johann Sebastian Bach, kiu temas pri la suferado kaj morto de Jesuo Kristo laŭ la evangelio laŭ Sankta Mateo. La Mateo-Pasiono kaj la Johano-Pasiono estas la du ununuraj komplete konserviĝintaj pasionaj komponaĵoj de Bach. La Mateo-Pasiono estas kun preskaŭ tri horoj de prezentado la plej ampleksa verko de Bach. Ĝi sendube estas kulmino de lia kreado.

Ensemblo[redakti | redakti fonton]

Du taktoj el la enira movimento de la unua parto

Bach skribis la verkon por du „ĥoroj“ konsistantaj el pokaze kantvoĉoj (soprano, aldo, tenoro, baso) kaj instrumentoj (2 transversaj flutoj, 2 hobojoj, 2 violonvoĉoj, vjoloj, kontinua baso). Nuntempe oni ofte starigas la du ensemblojn unu apud la alian kiel duoblaj ĥoro kaj orkestro; krome la solistoj kantas pro kostokialoj partiojn en ambaŭ ensembloj. Bach tamen intencis ja separatan starigon en la spaco por klarigi la dialogajn strukturojn. La nuntempa praktikado de starigo kaj prezentado povas treege malsami de dirigento al dirigento. Krome foje oni ludas plimallongigitajn versiojn (ekz. ĉar mankas gambovjolisto, kaj violonĉelo laŭ imagoj de la orkestrestro ne estas adekvata anstataŭilo), aŭ la version de Felix Mendelssohn Bartholdy aranĝitan por „pli moderna“ intrumentaro.

Por la movimentoj 1 kaj 35 Bach krome postulas „Soprano in ripieno; pro ties okupado ekzistas prezentotradicio per knabovoĉoj (kontraste al la invoĉoj de ambaŭ ĥoroj), kiu tamen neniel rilatas al la originaj intencoj de Bach, kiu enmetis en la preĝejo nure knabsopranoj (resp. falsetajn virvoĉojn kaj por soprano kaj por aldo). En el la propraj versioj de Bach tiun ĉi voĉon transprenis la orgeno.

La Mateo-Pasiono antaŭvidas – krom la kvar solovoĉoj por la recitativoj kaj arioj (soprano, aldo, tenoro, baso) – jenajn rolantajn solopartiojn:

  • evangeliisto – tenoro
  • Jesuo – baso
  • Judaso – baso
  • Petro – baso
  • ĉefpastro – baso
  • Pilato – baso
  • 2 servistinoj – sopranoj
  • 2 pastroj – basoj
  • edzino de pilato – soprano

du atestantoj – aldo kaj tenoro

Ofte ses apartaj solistoj (la kvar ariosolistoj, evangeliisto kaj Jesuo) estas enmetataj, kaj la restaj solopartiojn transprenas ĥoranoj. Foje la evangeliisto ankaŭ transprenas la tenorariojn. La arioj ĉiam estas alordigataj al unu el la du ensembloj (1-a aŭ 2-a ĥoro).

Tekstfontoj[redakti | redakti fonton]

Krucumita Kristo, pentraĵo de Diego Velázquez

La teksto baziĝas sur la 26-a kaj 27-a ĉapitroj de la evangelio laŭ Mateo tradukita de Marteno Lutero same kiel sur poeziaĵoj de Christian Friedrich Henrici (nomita Picander), aliĝas la pasionaj ĥoraloj.

La verko konsistas el iomete li mallonga unua parto (Mt 26) kaj pli ampleksa dua parto Mt 27), inter kiuj dum la tempo de oni predikis ĉ. unu horon.

Strukturo kaj simboliko[redakti | redakti fonton]

Komenco de la ĥoralo "O Haupt voll Blut und Wunden"

La verko disvolvas imponan stereofonian efikon pro la duobla aranĝo de ĥoro kaj orkestro, je kio la ĥoroj multfoje dialogas unu kun la alia. Ekzemploj pro tio estas precipe la grandiozaj enira kaj fina ĥoraĵoj. Inter ili ekzistas ofte longaj, kontemplaj arioj, kiuj primeditas la suferadon de Jesuo. Inter recitativojn, ĥorojn kaj ariojn Bach enmetis entute dek kvar ĥoralojn, kiuj rilatas al la dramaj kulminoj de la agado. Centran rolon transprenas je tio la ĥoralo O Haupt voll Blut und Wunden de Paul Gerhardt, kiu eksonas kun variaj strofoj kaj harmoniigoj entute kvin fojojn.

En la Mateo-Pasiono Bach multfoje uzas muzikajn simbolojn. Ekzemple je recitativoj la tekston de Jesuo ĉiam akompanas tenataj arĉakordoj simboligaj la diecon. La agantajn homojn tamen nur subtenas la ĝeneralbaso. Nur kiam Jesuo je la krucumilo eldiras la lastajn vortojn, la arĉinstrumentoj eksilentas.

Ekzistas multaj esploroj, kiuj kredigas precipe pri klaraj nombromistikaj elementoj en la pasiono, tamen almenaŭ parto de ili baziĝus sur hazardoj.

Ekesto kaj historio de la Mateo-Pasiono[redakti | redakti fonton]

Estas pridisputata, ĉu la Mateo-Pasiono originas el la jaro 1727 aŭ 1729. Ĝi rilatas al la funebra muziko BWV 244a (por princo Leopold von Anhalt-Köthen, prezentado la 24-an de marto 1729). Ne klaras, ĉu la funebrokantato parodimodelo aŭ la parodio pri BWV 244. Certas nur, ke Bach direktis la Mateo-Pasionon la 15-an de aprilo 1729 (Sankta Vendredo) en la Thomas-preĝejo je Lepsiko. Bach prilaboris partojn de la verko en la sekvaj jaroj du fojojn, laste en 1736. Dum la vivotempo de Bach la reprezentantoj de la pietismo ene de la evangela eklezio kaj de la Lepsika burĝaro aŭ ne atentis aŭ eĉ kontraŭis la Mateo-Pasionon pro ĝia „opereca“ karaktero. Per la unuafoja rea prezentado de la Mateo-Pasiono post la morto de Bach la 11-an de marto 1829 fare de Felix Mendelssohn Bartholdy kun la Sing-Akademie zu Berlin (Kantakademio je Berlino) ĉi tiu enkondukis en Germanion Bach-renesancon. Dum la 20-a jarcento ekestis multaj, ege malsamaj sonregistraĵoj kun renomaj dirigentoj kaj muzikistoj (i.a. Wilhelm Furtwängler, Karl Richter, Otto Klemperer, Nikolaus Harnoncourt, Gustav Leonhardt, Ton Koopman, Helmuth Rilling, Georg Solti, John Eliot Gardiner, Philippe Herreweghe, Enoch zu Guttenberg), kiuj surmontris la grandan spektron de la interpreteblecoj.

Frua versio[redakti | redakti fonton]

La frua versio de la Mateo-Pasio laŭas partiturkopion de la bofrato de Bach, Johann Christoph Altnickol, el la jaro 1729, nur antaŭ nelonge utiligata. Ĝin unuan fojon denove prezentis en marto 2000 la Thomanerchor Lepsiko kaj la Gewandhausorchester Lepsiko sub la Thomas-kantoro Georg Christoph Biller en la japana Sapporo, kaj ekde marto 2007 disponeblas sonregistraĵo de la verko kun ĉi tiuj ensembloj. En la frua versio la duonigon de la ĥoro, kiu ankaŭ koncernas la instrumentojn, Bach ne finfaris, ĉar ambaŭ ĥoroj muzikas surbaze de komuna kontinua baso kun unu orgeno. Krome Altnickol skribis la akompanaĵon de la evangelista partio ankoraŭ en longaj notoj – same kiel cetere ankaŭ Bach mem faris je la partituro de sia posta versio. ein la unua versio la postan ĥoralon n-o 17 „Ich will hier bei dir stehen“ anstataŭas la strofo „Es dient zu meinen Freuden“. La plej gravajn ŝanĝojn faris Bach je la fino de la unua parto: anstataŭ la grandioze koncipita ĥoralkomponaĵo „O Mensch, bewein dein Sünde groß“ en la unua versio eksonis la simpla ĥoralo „Jesum lass ich nicht von mir“. en preskaŭ ĉiu movimento de la pasiono krome troviĝas detalodiferencoj je notacio, submetita teksto aŭ okupantaro. Ekzemple la baso kantas la enirarion de la dua parto, en ariozo kaj ario „Ja freilich will in uns das Fleisch und Blut“/„Komm, süßes Kreuz“ Bach postulas anstataŭ gambovjolo liuton, en kio oni devus supozi la pli originan okupadon, ĉar la vjolgamba partio travivis tioman adaptigon, ke oni tute ne povas konstati ĝin kiel karakterizo por la elektita instrumento. Verŝajne la gambovjolo estis nur anstataŭilo, ĉar ne disponeblis kapabla liutenisto. En la enirĥoraĵo dubindas, ĉu la von Bach eingefügte firmkanta-ĥoralo „O Lamm Gottes unschuldig“, de Bach enmetita en 1729, vere estis kantata, ĉar ĝi ĉi tie krome eksonas kiel instrumenta citaĵo en la lignaj blovinstrumentoj. Krome en la ariozo „O Schmerz!“ transversaj flutoj transprenas la partiojn de la bekflutoj, nur en la posta versio utiligataj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Emil Platen: Die Matthäus-Passion von Johann Sebastian Bach. dtv/Bärenreiter, München/Kassel 2. verb. und ergänzte Auflage 1997
  • Günter Jena: „Das gehet meiner Seele nah.“ Die Matthäuspassion von Johann Sebastian Bach. Piper, München 1993/Herder, Freiburg 1999

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Matthäus-Passion (J. S. Bach) » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 2115059 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)