McAllen
McAllen | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 78501–78505 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 140 717 (2010) [+] | ||
Loĝdenso | 925 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 13′ N, 98° 14′ U (mapo)26.216388888889-98.236388888889Koordinatoj: 26° 13′ N, 98° 14′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 37 m [+] | ||
Areo | 152,181209 km² (1 521 8.1 209 ha) [+] | ||
Horzono | centra horzono de Nordameriko [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
McAllen estas grandurbo, universitata urbo en Usono, en subŝtato Teksaso, en Kantono Hidalgo (Teksaso).
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 120 km²
- Loĝantaro: 129.876 (en 2010)
- Supermara alteco: 37 m
- Horzono: UTC-6h (en somero UTC-5h)
- Poŝtkodo: 78501-78505
- Telefonkodo: 956
Geografio[redakti | redakti fonton]
McAllen situas sur ebenaĵo (prolsime fluas Rio Grande del Norte) en la suda landparto de Usono, same en la suda parto de Teksaso. La landlimo de Meksiko - tio estas la rivero - situas 5 mejlojn. La maro troviĝas 110 km.
Historio[redakti | redakti fonton]
Okcidenta McAllen estis fondita en 1904. En la sekva jaro trajno jam ekfunkciis. En 1907 ankaŭ Orienta McAllen fondiĝis. Ili unuiĝis en 1910.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
En McAllen kaj en la ĉirkaŭaĵo la agrikulturo kaj la nafto dominas. Apud la urbego internacia komerca zono funkcias.
Klimato[redakti | redakti fonton]
McAllen havas humidan subtropikan klimaton. La temperaturo averaĝe varias inter 18-29 °C. La varmo kulminas en aŭgusto, la malvarmo kulminas en januaro. En 1998 oni mezuris 38 °C, en 1962 -11 °C. Jare pluvas po 506 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed en septembro plej ofte (tiam okazas tropikaj ŝtormoj), en novembro plej malofte.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
McAllen havas internacian flughavenon. Aŭtoŝoseo kaj fervojo kuras al Brownsville (Teksaso), ĉefvojo kuras al San Antonio. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- diversaj nubskrapuloj
- botanika ĝardeno
- Internacia Muzeo de Artoj kaj Sciencoj
Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]
Acapulco, Meksiko
Cadereyta Jiménez (komunumo), Meksiko
Ganzhou, Ĉinio
Guadalupe (komunumo), Meksiko
Irapuato, Meksiko
Ixtapa-Zihuatanejo, Meksiko
Monterrey, Meksiko
Reynosa, Meksiko
Saint-Laurent (Montrealo), Kanado
San-Joseo (Kostariko), Kostariko
San Pedro Garza García (komunumo), Meksiko
Tampico, Meksiko
Taxco de Alarcón (komunumo), Meksiko
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva, germanlingva kaj hispankingva Vikipedioj