Meet John Doe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meet John Doe
filmo
Originala titolo Meet John Doe
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1941
Ĝenro romantika komedio, komedia dramo, kristnaska filmo, filma dramo
Kameraado George Barnes
Reĝisoro(j) Frank Capra
Produktisto(j) Frank Capra
Scenaro Robert Riskin • Richard connell
Muziko de Dimitri Tiomkin
Rolantoj Gary Cooper • Barbara Stanwyck • Edward Arnold • Walter Brennan • Spring Byington • James Gleason • Gene Lockhart • Rod La Rocque • J. Farrell MacDonald • Glen Cavender • Hank Mann • Irving Bacon • Kenneth Harlan • Mitchell Lewis • Pat Flaherty • Regis Toomey • Russell Simpson • Sterling Holloway • Warren Hymer • Wyndham Standing • Pierre Watkin • Susan Peters • Ann Doran • George Melford • Lafe McKee • Harry Davenport • Bess Flowers • Jack Mower • Edward Earle • Edmund Cobb • Charles K. French • Forrester Harvey • Leo White • James Millican • Stanley Andrews • Franklyn Farnum • Charles C. Wilson • Cyril Ring • Harry Holman • Emma Tansey • Selmer Jackson • Sarah Edwards • Edward Keane • Bert Moorhouse • Jack Cheatham • Edward Hearn • William Forrest • Charles Trowbridge • Sidney Bracey • John Hamilton • Edward Peil • Billy Curtis • Eddie Kane • Paul Panzer
IMDb
vdr
Meet John Doe
Walter Brennan, Gary Cooper, Irving Lardo, Barbara Stanwyck kaj James Gleason en Meet John Doe

Renkontu John Doe (en la angla : Meet John Doe) estas usona komedia dramifilmo el 1941 reĝisorita fare de Frank Capra kun Gary Cooper kaj Barbara Stanwyck en la gvidroloj.

La filmo estis scenarita fare de Robert Riskin kiu verkis la scenaron por plurajn filmojn reĝistoritaj de Capra. La filmo estas bazita sur rakonto de Richard Cornell kaj Robert Presnell kaj estis nomumita por Oskaro por origina scenaro. Dum la produktado de ĉi tiu filmo, ili kverelis pri mono kaj disiĝis.

La filmo diskutas kapital-registarajn rilatojn kaj la fortan influon de la amaskomunikilaro (tiam - gazetaro kaj radio) sur la homamasoj kaj ĝia potenco krei profundradikaj movadoj kiuj minacas la ekzistantan socian ordon kaj eĉ la politikan reĝimon [1][2].

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Ann Mitchell (Barbara Stanwyck) estas ĵurnalisto kaj kolumnisto por la gazeto Bulletin. La gazeto ŝanĝas posedantojn kaj nun nomiĝas New Bulletin. Nova redaktisto Henry Connell (George Gleason) maldungas Mitchell, asertante ke ŝia verkado estas enuiga. Ŝi decidas verki en ŝia lasta adiaŭa kolumno ke ŝi ricevis malesperan leteron de viro nomita John Doe (pseŭdonimo) priskribanta lian malfacilan vivon kiel senlaborulo dum kvar jaroj kaj ke li atingis la punkton de malespero kaj intencas salti de la tegmento de la urbodomo je kristnaska vespero.

La letero vekas eksciton tra Usono. Mitchell konfesas la redaktiston ke ŝi konsistigis la rolulon de John Doe sed ŝi ofertas trovi personon kiu jesos atesti ke li estas John Doe kaj refuti la suspektojn kaj timojn ke la tuta rakonto estas mensogo. La redaktisto konsentas kaj alportas Mitchell reen al la redakcio por labori pri speciala kontrakto. Multaj homoj venas al la gazeta oficejo kaj asertas, ke ili estas John Doe, kiu verkis la leteron.

Mitchell elektas John Willoughby (Gary Cooper), altan kaj belan viron. Li antaŭe estis basballudanto kaj nun estas malsata vagabondo kun ŝiritaj vestaĵoj. Li estas neeviteble aligita fare de lia vagabonda amiko konata kiel "The Colonel" (La Kolonelo) (Walter Brennan). Ŝi donas al li 50 dolarojn, novajn kaj modajn vestaĵojn kaj metas lin en luksa hotelo kune kun la kolonelo kiu avertas lin la tutan tempon ke ilia tempo estos malŝparita. Intertempe ŝi daŭre publikigas artikolojn pri li kaj la eldonkvanto de la gazeto altiĝas.

La posedanto de la gazeto, la financisto D.B. Norton ankaŭ posedas radioreton. Li ofertas al Mitchell plibonan kontrakton por ke ŝi konvinkigu Willoughby aperi en la radio kaj legi paroladon kiun ŝi verkos por li. Rivala gazetposedanto provas subaĉeti John Doe per 5,000 USD por koncedi en la radio ke li ne estas fakte John Doe kaj la tuta afero estas fraŭdo. Willoughby estas preskaŭ konvinkita sed en la lasta momento li legas la paroladon de Mitchell vokante ĉiujn civitanojn de Usono helpi unu la alian kaj esti "pli bona najbaro".

La influo de la parolado disvastiĝis rapide kaj Willoughby iĝis fama kaj respektata famulo. "Joe Doe-kluboj" malfermiĝas en ĉiuj ŝtatoj de Usono. Nun Norton decidas realigi sian financan investon en "John Doe". Li organizas nacian renkontiĝon de ĉiuj kluboj. Norton donas al Mitchell multekostan juvelaĵon kaj petas al ŝi verki paroladon al Willoughby en kiu li anoncos la formadon de nova politika partio kiu kuros por la balotoj estritaj de Norton kaj konkuros kun kaj la Demokrata Partio kaj la Respublikana Partio. Connell rakontas tion al la mirigita Willoughby kaj li rapidas al la domo de Norton, interrompas lian renkontiĝon kun liaj kolegaj magnatoj, alfrontas lin kaj informas al li ke li nun iras al renkontiĝo por malkaŝi la tutan komploton. Norton antaŭas lin kaj antaŭ ol Willoughby komencas paroli, la viroj de Norton rompeniras en la renkontiĝon kaj disdonas ĵus presitajn gazetojn kun fraptitoloj pri la falsa John Doe. Norton prenas la scenejon, prenas la mikrofonon kaj informas ĉiujn pri ĉi tiu trompa ago. Homoj komencas ĵeti objektojn al Willoughby kaj li fuĝas de la sceno kun sia amiko "The Colonel (La kolonelo)".

Deprimita Willoughby decidas plenumi sian minacon kaj fari sinmortigon dum kristnaska vespero. Li supreniras al la urbodoma turo. Grupo de liaj kredantoj same kiel Ann venas post li kaj ŝi konfesas al li ke ŝi enamiĝis al li, petas pardonon, petegas lin ne salti kaj svenas en liaj brakoj. La grupo de kredantoj certigas al li ke la ideo de John Doe ne malsukcesis kaj ili malfermos novajn klubojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dirks, Tim.
  2. Pierce, David.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]