Menyhért Lengyel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Melchior Lengyel)
Jump to navigation Jump to search
Melkioro Lengyel
La busto de Melkioro Lengyel en Balmazújváros

Menyhért LENGYEL [menjhært lendjel] (laŭ hungarlingve kutima sinsekvo: Lengyel Menyhért, en Esperanto: Melkioro Lengyel) (naskiĝis la 12-an de januaro 1880 en Balmazújváros, Hungario; mortis la 23-an de oktobro 1974 en Budapeŝto, Hungario) estis hungara verkisto, publicisto, dramisto, scenaristo, bone konata sub la nomo Melchior Lengyel ankaŭ en eksterlando. Lia origina familia nomo estis Lebovits [leboviĉ].

Vivo kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

Lengyel komencis lian literaturan karieron kiel ĵurnalisto en Kosice, poste en Budapeŝto. Lia unua teatraĵo, „La granda princo“ estis prezentita en 1907 per la Thalia Societo. Lian duan verkon, „La dankeman posteularon“ prezentis la Nacia Teatro (Budapeŝto) en 1908 kaj ĉi tiu dramo estis honorita de la Hungara Scienca Akademio. „Tajfuno“, lia sekva dramo, verkita en 1909, iĝis tutmonda sukceso.

Lengyel publicis ankaŭ en la plej rekonita hungara literatura revuo Nyugat (Okcidento). Dum la unua mondmilito li restis en Svislando komisie de la ĵurnalo Az Est (La Vespero), li sendis raportojn, artikolojn, kontraŭmilitajn publikaĵojn, kiuj estis transprenitaj ankaŭ de germanaj kaj francaj ĵurnaloj. Ĉi tiuj skribaĵoj aperis ankaŭ en la libro „Simplaj pensoj“ en 1918.

Li verkis la rakonton „La mirakla mandareno“ en 1916 al kiu Béla Bartók komponis muzikon kaj kreis la mondfaman baleton de la sama tilolo.

Post la unua mondmilito Lengyel faris pli longan vojaĝadon en la Usono. Liaj tieaj travivaĵoj inspiris lin resumi la spertojn en la libro „Amerika taglibro“ kiu aperis en 1922.

En la 1920-aj jaroj Lengyel intensive okupis sin ne nur pri dramoj sed ankaŭ pri filmoj. Dum definita tempo li estis dramaturgo de la berlina filmfabriko May Film. En la jaroj 19291930 li estis kundirektoro (kune kun Frigyes Karinthy) de la teatro Belvárosi Színház.

En 1931 li haltadis en Londono kaj sendis regule raportaĵojn al la ĵurnalo Pesti Napló (Peŝta Raporto).

1937 estis la jaro kiam Lengyel translokiĝis en la Usonon, en la centron de la filmindustrio Hollywood. Li verkis scenarojn. Multaj da liaj filmoj havis mondsukceson, kelkaj estas sur la bildekrano ankaŭ nuntempe, ekzemple „Ninoĉka“ kaj „Esti aŭ neesti“. La ĉefrolulo de Ninoĉka estis Greta Garbo kaj ĉi tiu filmo estis nomumita al Oskar-premio en 1942. La muzikalo kaj filmo „Silka ŝtrumpo“ (Silk Stockings) de Cole Porter baziĝis sur la rakonto de ĉi tiu filmo.

En la fino de la 1960-aj jaroj Lengyel relokiĝis en Eŭropon, li loksidiĝis en Romo, Italio. Li ĉiutempe sentis sin hungaro kaj redeziris en lian naskolandon. Sekve 1956 li kelkafoje vizitis Budapeŝton kaj parolis kun hungaraj verkistoj, teatraj fakuloj. Li povis senrevene reveni en 1974 sed nelonge, en la sama jaro li mortis en Budapeŝto. Li vivis 94 jarojn.

La taglibro de Lengyel, kiun li regule skribis dum lia plena vivo, estis transdonita al la budapeŝta Petőfi Literatura Muzeo. La urba biblioteko de lia naskiĝurbo, Balmazújváros adoptis la nomon „Lengyel Menyhért Urba Biblioteko“ en 2004. Apud la Biblioteko staras la busto de Lengyel.

Teatraĵoj de Lengyel[redakti | redakti fonton]

  • A nagy fejedelem (La granda princo) (1907)
  • A hálás utókor (La dankema posteularo) (1907)
  • Falusi idill (Vilaĝa idilio) (1908)
  • Taifun (Tajfuno) (1909)
  • A szűz (La virgulino) (1909, verkita kune kun Lajos Hatvany)
  • Az árny (La ombro) (1910)
  • A próféta (La profeto) (1911)
  • A cárnő (La carino) (1912, verkita kune kun Lajos Bíró)
  • Róza néni (Onjo Roza) (1913)
  • A vendégek (La gastoj) (1914, verkita kune kun Sándor Bródy)
  • A táncosnő (La dancistino) (1915)
  • A csodálatos mandarin (La mirakla mandareno) (1916)
  • Az igazi hős (La vera heroo) (1917)
  • Vera (1917)
  • Seherezádé (Ŝeherezade) (1918)
  • Chalotte kisasszony (Fraŭlino Charlotte) (1918)
  • Sancho Panza királysága (Reĝujo de Sancho Panza) (1918)
  • Néva parti estély (Vesperfesto en la bordo de la Neva) (1919)
  • Caruso contra Ramses (1922)
  • Mister Rong (1923)
  • Antonia (1924)
  • A waterlooi csata (La batalo de Waterloo) (1924)
  • Mária (Maria) (1925)
  • Seybold (1926)
  • A postáskisasszony (La poŝtistino)(1927)
  • Tihamér (Tihamer) (1928)
  • A kínai lány (La ĉina knabino) (1929)
  • Földnélküly János (Johano Senbiena) (1929, verkita kune kun Frigyes Karinthy)
  • Vendégszereplés (Gastrolado) (1931)
  • Angyal (Anĝelo) (1931)
  • Pintyőke (1931)
  • Evangeline (1932, verkita kune kun Lajos Bíró)
  • A feltaláló (La inventisto)(1934)
  • Nizsinszkij (Niĵinskij) (1934)
  • Királyi vér (Reĝa sango) (1935)
  • Ninocska (Ninoĉka) (1937)
  • Lady Chatterley szeretője (La amanto de Lady Chatterley) (1940)
  • Különleges nap (Kuriosa tago) (1944, kune kun Phyllis Parker)
  • Kean és Aldridge (Kean kaj Aldridge) (1948-1954)
  • Jámbor lelkek külföldön (Piaj homoj en eksterlando) (1950)
  • Bölcs Náthán (Nathan la saĝa) (1953)
  • Dráma a vadászaton (Dramo en la ĉaso) (1961)
  • Lábán leányai (Filinoj de Laban) (1963)

La plej gravaj filmscenaroj de Lengyel[redakti | redakti fonton]

  • Tiltott paradicsom (Forbidden Paradise) (1924) – Dir.-o: Ernst Lubitsch
  • Nagy Katalin, a cárnő (Catharine the Great) (1934) – Dir.-o: Paul Czinner, Ĉefrolulo: Elisabeth Bergner
  • Helyet az öregeknek (Donu lokon al la maljunuloj!) (1934, verkita kune kun Géza Cziffra kaj Adorján Stella, el la teatraĵo de Siegfried Geyer kaj László Bús Fekete)
  • Egy frakk története (Tales of Manhattan) (1934, verkita kune kun László Vadnay kaj László Fodor) – Dir.-o: Julien Duvivier, Ĉefroluloj: Charles Laughton, Paul Robeson
  • Karaván (Caravan) (1934) – Dir.-o: Erich Carr, Ĉefroluloj: Charles Boyer, Loretta Young
  • Rembrandt (1934) - Ĉefrolulo: Charles Laughton
  • A cár és a muzsikus (The Tzar and the Musician) (1935) - Ĉefrolulo: Arthur Richmann
  • Hotel Imperial (1935, kune kun Lajos Bíró) – Dir.-o: Otto Preminger
  • Angyal (Angel) (1937) – Dir.-o: Ernst Lubitsch, Ĉefrolulo: Marlene Dietrich
  • Ninocska (Ninotchka) (1939) – Dir.-o: Ernst Lubitsch, Ĉefrolulo: Greta Garbo
  • Lenni vagy nem lenni (To Be or Not to Be) (1942) – Dir.-o: Ernst Lubitsch, Ĉefrolulo: Carole Lombard
  • Dicsőség napjai (Days of Glory) (1944) – Dir.-o: Casey Robinson, Ĉefrolulo: Gregory Peck
  • Királyi botrány (Royal Scandal) (1945) – Dir.-o: Otto Preminger
  • Selyemharisnya (Silk Stockings) (1957, filmvarianto de la muzikalo Ninoĉka) - Ĉefroluloj: Fred Astaire, Cyd Charisse

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj informaĵoj[redakti | redakti fonton]