Mirat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Merato)
Mirat
hindie मेरठ, urdue میرٹھ
urbo
urbo • urbego [+]

Ŝtato Barato
SubŝtatoUtar-Pradeŝo

Supermara alteco218 m [+]
Koordinatoj29° 0′ N, 77° 42′ O (mapo)28.99555555555677.705
Areo141,94 km² (14 194 ha) [+]
Loĝantaro1 305 429 [+] (2011)

HorzonoUTC+5:30
Poŝtkodo250001 [+]

Mirat (Utar-Pradeŝo)
Mirat (Utar-Pradeŝo)
DEC
Mirat
Mirat
Situo de la urbo enkadre de Utar-Pradeŝo

Mirat (Barato)
Mirat (Barato)
DEC
Mirat
Mirat
Situo de la urbo enkadre de Barato

Vikimedia Komunejo:  Meerut [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Map
vdr

Mirat (hindie मेरठ, urdue میرٹھ (Pri tiu ĉi sono prononco, angle Meerut) estas industria kaj universitata urbo apartenanta al la ĉefurba regiono en subŝtato Utar-Pradeŝo en federacia ŝtato Barato.

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 1 305 429 loĝantoj sur areo de 141,94 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9 197 loĝantoj/km².

Skribita ŝtono de Aŝoko

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gaziabad troviĝas 43, ĉefurbo Delhio 61, Moradabad 105, Saharanpur 111, Aligarh 127, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 398, Mumbajo 1218, Kolkato 1284 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Arkeologoj trovis restaĵon de urbo Alamgirpur iom for (23 mejlojn), kiu apartenis al la frua Induso-civilizacio. Mirat estis centro de budhismo dum regado de Aŝoko. En 1192 oni alikonstruis ĉiujn hindutemplojn al moskeoj. En 1398 Timur Lenk invadis la urbon. Dum dominado de britoj okazis ribelo en 1857. Post la sendependiĝo ribeletoj okazis en 1982 kaj en 1987. En 2006 pro incendio 50 homoj mortis.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La plej proksima flughaveno troviĝas je 80 km-oj, sed nun jam konstruiĝas la pli nova. La vojaj kaj fervojaj kontaktoj estas bonaj. Interne aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Mirat havas tre sekajn somerojn kun temperaturo pli ol 40 °C kaj malvarmajn vintrojn. La somero daŭras de aprilo ĝis julio. Inter novembro-januaro kelkfoje eĉ frostas. Inter novembro kaj februaro la la videbleco estas preskaŭ nulo pro la nebulo kun temperaturo iom pli, ol frostopunkto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Templo nokte en Mirat