Nicolas Chopin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mikołaj Chopin)
Nicolas Chopin
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1771 (1771-04-15)
en Marainville-sur-Madon
Morto 3-an de majo 1844 (1844-05-03) (73-jaraĝa)
en Varsovio
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj francapola
Ŝtataneco FrancioRusia ImperioRespubliko de Ambaŭ Nacioj
Familio
Edz(in)o Justyna Krzyzanowska
Infanoj Frédéric Chopin • Ludwika Jędrzejewicz Chopin • Emilia Chopin • Izabela Barcińska
Okupo
Okupo lingva instruisto • instruisto
vdr

Nicolas CHOPIN (en pola: Mikołaj Chopin; 15a de Aprilo 1771 – 3a de Majo 1844) estis instruisto de la Franca lingvo en Pollando regata de Prusio kaj de Rusio, kaj patro de la pola fama komponisto Frédéric Chopin.[1]

Nicolas Chopin estis francdevena, venigita al Pollando de Marainville en Loreno. Laŭ kelkaj indikoj polaj historiistoj opinias, ke li eskapis el Francio pro la partoprenado en la fuŝa afero de la kolĉeno de la reĝino. Junaĝe li venis al Pollando dum la regado de Stanislao Aŭgusto Poniatowski. Li batalis por la sendependeco de la nova patrujo en la Insurekcio de Kościuszko. Ĝis la morto li nomiĝis polo poligante sian nomon al Mikołaj Choppen, aŭ Szopen. Li ne kontaktis plu kun sia familio en Francio. Li estis malpopulara pro sia malamo al la persono de Napoleono Bonaparte. Kune kun sia edzino, polino Justyna Tekla Krzyżanowska, siajn gefilojn li edukis kiel polojn. Unue li estis prizorganto de infanoj en la domo de familio Łączyńscy, loĝante en Żelazowa Wola, kie naskiĝis Fryderyk. Nicolas Chopin transloĝiĝis al Varsovio, kie li instruis en Liceo de Varsovio la francan lingvon kaj francan kulturon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Łopaciński, "Chopin, Mikołaj," p. 426.