Militkrimoj dum la rusa invado de Ukrainio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Korpoj de civiluloj pafitaj de rusaj soldatoj kuŝas surstrate en Buĉa. La manoj de unu el la viktimoj estas ligitaj malantaŭ lia dorso. 3a de aprilo 2022.

Ekde la komenco de la rusa invado de Ukrainio en 2022, la rusa militistaro kaj aŭtoritatoj faris multoblajn militajn krimojn en la formo de intencaj atakoj kontraŭ civilaj celoj, masakroj de civiluloj, torturo kaj seksperforto de virinoj kaj infanoj, torturo kaj mutilado de ukrainaj militkaptitoj kaj sendistingaj atakoj en dense loĝitaj areoj.[1][2][3][4]

La rusa militistaro submetis la civilan loĝantaron al nenecesa kaj misproporcia malutilo uzante grapolajn municiojn[5] kaj pafadante per aliaj eksplodaj armiloj kun larĝareaj efikoj kiel bomboj, misiloj, pezaj artileriaj obusoj kaj multoblaj raketoj. La rezulto de la atakoj fare de la rusaj trupoj estis difektiĝo kaj detruo de civilaj konstruaĵoj inkluzivanta domojn, hospitalojn, lernejojn, infanĝardenojn, historiajn konstruaĵojn kaj preĝejojn.[6][7][8] Ekde februaro 2023, unu jaron post la komenco de la konflikto, la atakoj rezultigis la dokumentitan morton de pli ol 8 000 civiluloj, kvankam la reala nombro de mortintoj estas supozeble pli alta, dum proksimume 5 000 misilaj frapoj, 3 500 aeratakoj kaj 1 000 droneaj frapoj kontraŭ Ukrainio estis registritaj.[9]

Post la rusa retreto de areoj norde de Kievo estis establitaj verŝajnegaj indicoj pri militaj krimoj fare de la rusaj fortoj. En la urbo Buĉa evidentiĝis masakro de civiluloj elfarita de rusaj trupoj, inkluzivanta torturon, mutiladon, seksperforton, prirabon kaj intencajn mortigojn de civiluloj. La UN-misio pri kontrolado de homaj rajtoj en Ukrainio (OHCHR) dokumentis la murdon de almenaŭ 73 civiluloj – plejparte viroj, sed ankaŭ virinoj kaj infanoj – en Buĉa.[10][11][12][13] Pli ol 1 200 korpoj de civiluloj estis trovitaj en la kieva regiono post kiam la rusaj fortoj retretis, kelkaj de ili senprokraste ekzekutitaj. Raportiĝis deportoj de miloj da civiluloj, inkluzivante infanojn, al Rusio, plejparte el la rusokupita urbo Mariupolo, kaj ankaŭ seksa perforto, inkluzivante kazojn de stupro, seksatenco kaj bandaĉa seksperforto samkiel intenca mortigo de ukrainaj civiluloj fare de rusaj fortoj.[14][15][16][17]

Dum la unua monato de la invado la UN-misio ankaŭ dokumentis eblajn kazojn de ostaĝo-prenado kaj arbitrajn enkarceriĝojn, inkluzivante forkaptojn, torturon kaj organizitan malaperon, de ĵurnalistoj, aktivuloj, publikaj oficialuloj kaj civilaj servantoj en la rusokupitaj teritorioj.[18] La misio ankaŭ avertis pri mistraktado de militkaptitoj en la konflikto, ĉar militkaptitoj tenitaj de kaj ukrainaj kaj rusaj-separatismaj fortoj estis multfoje fitraktitaj, submetitaj al publika fi-scivolemo kaj en kelkaj kazoj torturitaj aŭ mortigitaj.[19] La OHCHR ankaŭ avertis pri la uzo de homaj ŝildoj, devigaj soldatigoj kaj koncentrejoj.

La 2-an de marto la Prokuroro de la Internacia Krima Tribunalo (ICC) malfermis plenan enketon pri pasintaj kaj nunaj akuzoj de militaj krimoj, krimoj kontraŭ la homarogenocido elfaritaj en Ukrainio de ajna persono ekde la 21-a de novembro 2013, starigis enretan metodon ebligante homojn, kiuj posedas pruvojn, iniciati kontakton kun la enketistoj, kaj sendis teamon da enketistoj, advokatoj kaj aliaj profesiuloj al Ukrainio kun la celo komenci ekkolekte pruvojn.[20][21][22] Ankaŭ du aliaj sendependaj internaciaj agentejoj enketas pri malobservoj de homaj rajtoj kaj de la internacia humanitara leĝo en la areo: nome la Sendependa Internacia Komisiono de Enketo pri Ukrainio, establita de la Homrajta Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj la 4-an de marto 2022 kaj la Homrajta Observadomisio de la Unuiĝintaj Nacioj en Ukrainio, taskigitaj de la UN-oficejo de la Altkomisiito pri Homaj Rajtoj. La lasta komencis observadi homrajtajn malobeojn de ĉiuj partioj en 2014 kaj utiligas preskaŭ 60 UN-observantojn pri homaj rajtoj. La 7-a de aprilo 2022 la Unuiĝintaj Nacioj suspendis Rusion disde la UN-a Homrajta Konsilio.[23] Fine de oktobro la oficejo de la ukraina Prokuroro dokumentis 39 347 asertitajn rusajn militkrimojn, identigis pli ol 600 suspektatoj kaj iniciatis jurprocedojn kontraŭ proksimume 80 el ili.[24]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. [2] Arkivita la 3an de Aprilo 2022, ISSN = 0362-4331
  3. [3] Arkivita la 24an de Septembro 2022. gazeto=The New York Times
  4. Amanda [4] en retejo CNBC, 28a de Oktobro 2022
  5. [5]
  6. [6]
  7. Anna [7]
  8. [8] retejo EU Political Report
  9. [9] Jamey Keaten
  10. [10] gazeto=The Washington Post Arkivita la 7an de Aprilo 2022
  11. Louise gazeto=The Times [11] arkivita la 4an de Aprilo 2022
  12. [12] retejo=CBS News
  13. [13] en retejo=OHCHR
  14. [14]
  15. Ewelina U. [15] en retejo Forbes
  16. Cora [16] arkivita la 29an de Marto 2022
  17. [17]
  18. 25a de Marto 2022 [18] retejo= Reporters without borders
  19. [19] arkivita la 28an de Majo 2022, ISSN = 0362-4331
  20. gazeto=Reuters [20] arkivita la 4an de Marto 2022
  21. 11a de Marto 2022 [21] retejo=Internacia Puna Kortumo
  22. 28a de Februaro 2022 [22][rompita ligilo]
  23. Michelle [23]
  24. [24] retejo=NBC News, Lauren, 31a de Majo 2022