Miravan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miravan (1772) fare de Joseph Wright of Derby, 127x101.6 cm, Muzeo kaj artgalerio de Derby

Miravan romp-malfermanta la tombon de siaj prauloj (angle: Miravan Breaking Open the Tomb of his Ancestors) estas pentraĵo farita de Joseph Wright of Derby originale kompletigita en 1772 .

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La rakonto de Miravan estis klarigita de Joseph Wright kaj venas el Letters Concerning Taste de John Gilbert Cooper kiuj estis publikigitaj en 1755.[1] Tamen Cooper pretendas que la rakonto estas Persa sed la supozata origina fonto ne estas konata.

Joseph Wright estis konata pro siaj studoj sub nekutima lumado kaj liaj pentraĵoj kombinas tion kun stilo kiu estis nomita Nov-Gotika kion Wright ankaŭ uzis en sia pentraĵo de Demokrito studanta anatomion.[2] Tiuj du pentraĵoj ankaŭ montras la konon pri homa anatomio de la artisto.

La pentraĵo estis titolita Miravan romp-malfermanta la tombon de siaj prauloj kaj ĝi montras nobelulon, Miravan, kiu malkovris unu el la tomboj de siaj prauloj. Pelata de avido li ordonas ke la tombo estu romp-marfermata post kiam li vidas ke surskribo sur la tombo pretendas ke "trezoro pli granda ol Krezo iam ajn posedis enestas".[3] La pentraĵo montras la abomenon de Miravan kaj lian angoron kiam li ekkonscias ke li estis trompita. Lia praulo diras ke Miravan ne ĝuos eternan ripozon tial ke li perturbis unu el siaj pragepatroj.[4]

Historio[redakti | redakti fonton]

La pentraĵo estis gravurita en 1772 fare de Valentine Green kaj kiel multaj el la pentraĵoj de Wright ĝiaj obskuraj kaj helaj areoj faris ĝin ideala por mezotinto.[5] En tiu ĉi kazo la vidaĵo estas lumigita de unusola ole-lampo suplementita de lunlumo. La pentraĵo estis aĉetita dum vivtempo de Wright de s-ro Milne (kiu eble estis el Wakefield).[6] La pentraĵo fariĝis posedaĵo de Muzeo kaj artgalerio de Derby en 1935 post kiam ĝi estis akirita el privata proprieto dank' al UK National funding.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Miravan Breaking Open the Tomb of his Ancestors. artfund.org.
  2. Joseph Wright of Derby. Tate Gallery. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-12-21. Alirita 2021-08-16.
  3. Letters of Taste, John Gilbert Cooper, Letter X, P.69, accessed May 2011
  4. Miravan Breaking Open the Tomb of his Ancestors. Treasures of Derby. Derby.gov.uk. Arkivita el la originalo je 2011-07-19. Alirita 2011-05-31. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-19. Alirita 2011-05-31.
  5. British Prints 18th-20th centuries p172, Campbell Fine Art, 1993
  6. Joseph Wright of Derby, Benedict Nicholson, vol 1, p107, 1968

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]