Thomas kaj Ann Borrow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Borrow, Joseph Wright of Derby, 1762-1763, 127x101.6 cm, Muzeo kaj artgalerio de Derby

Thomas Borrow kaj Ann Borrow estas du pentraĵoj de Joseph Wright of Derby.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Thomas Borrow estis la plej aĝa filo de Isaac kaj Honor Borrow kaj naskiĝis la 3-an de junio 1709. Lia patro kiu loĝis en Castlefield, tre granda kampara domo, estis dufoje urbestro de Derby[1] en 1730 kaj 1742.[2] Ankoraŭ ekzistas pentraĵo de Isaac Borrow kaj la domo de Borrow estas inkludita en pentraĵo de 1725 titolita A Prospect of Derby.

Anne Borrow, Joseph Wright of Derby, 1762-1763, 127x101.6 cm, Muzeo kaj artgalerio de Derby

Borrow eniris Grays Inn en 1727.[3] La jaron post kiam Bonnie Prince Charlie venis al Derby, Borrow estis farita Urba Oficisto en 1746.[4] En 1757 li edziĝis kun Anne Ault de Loughborough kaj heredis 4,000 pundojn kaj terojn kaj posedaĵon en Litchurch kaj la paroĥon de St Peters.[5] La paroĥo de St Peters estas nun en la centro de Derby. Joseph Wright of Derby pentris Borrow kaj lian edzinon, Anne (aŭ Ann). Ambaŭ pentraĵoj troviĝas en la koleto de Muzeo kaj artgalerio de Derby same kiel anonima pentraĵo de ilia domo nomita Castlefields. Ambaŭ pentraĵoj datiĝas de 1762-1763 kaj estas 40 per 50 colojn grandaj.

Borrow mortis la 6-an de aŭgusto 1786. Li havas filon nomitan Thomas kiu literumis sian nomon Borough.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Thomas Borrow, PictureThePast
  2. ">The history and gazetteer of the county of Derby By Stephen Glover, 1831
  3. Admissions to Grays Inn. Arkivita el la originalo je 2011-09-06. Alirita 2011-08-04.
  4. Portrait of Thomas Borrow Arkivigite je 2010-10-30 per la retarkivo Wayback Machine, Derby.gov.uk
  5. Borough Estate and Family Papers - Access to Archives. The National Archives.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]