William Richardson Linton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Richardson Linton
Subskribo de William Richardson Linton
Subskribo de William Richardson Linton
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aprilo 1850 (1850-04-02)
en Diddington
Morto 7-an de aprilo 1908 (1908-04-07) (58-jara)
en Ashbourne
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Kolegio Corpus Christi
Subskribo William Richardson Linton
Familio
Frat(in)o Edward Francis Linton
Okupo
Okupo botanikisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Pastro William Richardson LINTON (naskiĝis la 2-an de aprilo 1850 en Diddington, Huntingdonshire, mortis la 7-an de aprilo 1908 en Ashbourne, Derbyshire), Corpus Christi College, Oksfordo, M.A. (Oksfordo/Kembriĝo kaj Dublino),[1] estis angla botanikisto kaj vikario de la paroĥa preĝejo de Shirley, Derbyshire de la Eklezio de Anglio. Li edziĝis kun Alice Shirley (filino de pastro Walter Waddington Shirley kaj Philippa Frances Emilia Knight Shirley) la 26-an de januaro 1887, kun kiu li havis filinon, Viola Marion Linton.[2][3]

Linton verkis ampleksan libron pri la flaŭro de Derbyshire, publikigita en 1903.[4] En 1969 la libro estis ĝisdatigita de A.R. Clapham kaj publikigita de Muzeo kaj artgalerio de Derby.[5]

Libroj[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The honours register of the University of Oxford; a record of university honours and distinctions, complete to the end of Trinity term, 1883. archive.org.
  2. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Peerage; $2
  3. Rev William Richardson LINTON (I7025). Tolliss.com. Arkivigite je 2012-03-13 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Flora of Derbyshire. Open Library.
  5. Clapham, A.R.; William Richardson Linton. (1969) Flora of Derbyshire. ISBN 9780950047409.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]