Llewellyn Jewitt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Llewellyn Jewitt
Gravuraĵo de busto de Llewellyn Jewitt. La gravuraĵo estas farita de Llewellyn Jewitt mem laŭ busto farita de William Henry Goss
Gravuraĵo de busto de Llewellyn Jewitt. La gravuraĵo estas farita de Llewellyn Jewitt mem laŭ busto farita de William Henry Goss
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1816 (1816-11-24)
en Rotherham
Morto 5-an de junio 1886 (1886-06-05) (69-jaraĝa)
en Duffield
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Familio
Patro Arthur Jewitt vd
Gefratoj Orlando Jewitt vd
Profesio
Okupo antropologo • arkeologoverkisto • gravuristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
St. Mary's Bridge Chapel, Derby

Llewellyn Frederick William JEWITT (naskiĝis la 24-an de novembro 1816, mortis la 5-an de junio 1886) estis rimarkinda ilustristo, gravuristo, natursciencisto kaj aŭtoro de The Ceramic Art of Great Britain (1878). Lia produktado estis grandega kaj kovris tutan gamon da interesoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Llewellyn naskiĝis en Kimberworth, Rotherham, dek sepa kaj lasta infano de la artisto, aŭtoro kaj lernejestro Arthur Jewitt kaj lia edzino Martha. Lia edukado, plejparte el lia patro, kiu estis estro ĉe Kimberworth Endowed School, komenciĝis en Duffield, Derbyshire.

La kristnaskan tagon de 1838 li edziĝis kun Elizabeth Sage, filino de Isaac Sage de Derby, haste revenante al Londono la saman tagon por ne malfruiĝi al sia laboro.

De 1839 al 1845 li estis dungita de la gravuristo Frederick William Fairholt, por ilustri la verkojn de Charles Knight, kaj kontribui al la Pictorial Times, The Saturday Magazine, la Illustrated London News kaj Punch. Li laboris en Palaco Buckingham en 1845, krokizante la ĉambrojn de la palaco por prepari verkon pri Londonaj Internoj.

Inter 1849 kaj 1853 li estis la bibliotekisto de Publika Biblioteko de Plymouth, post kio li revenis al Derbyshire por redakti la Derby Telegraph. En 1857, Llewellyn Jewitt fariĝis sekretario de la Urba kaj provinca Muzea kaj Naturhistoria Societo de Derby kaj ties loko estis malfermita al la publiko la sabatajn matenojn. En 1858 la Filozofia Societo de Derby kunfandiĝis kun la Muzea Societo kaj ili estis translokitaj al domo sur Wardwick en Derby.[1] Jewitt fondis la antikvaĵistan revuon The Reliquary kies redaktoro li estis ĝis sia morto en 1886. Li mortis ĉe The Hollies, Duffield, en 1886.

Jewitt apartenis al la British Archaeological Association kaj helpis fondi la Arĥeologian Societon de Derbyshire en 1878.[2] Li estis ano de la Society of Antiquaries of London, verkis multnombrajn artikolojn pri anglaj antikvaĵoj kaj topografio, kaj redaktis la turistan manlibron Black's Guide to Derbyshire (1872).[3]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]