William Mundy (Markeaton)
William Mundy | |
---|---|
![]() William (kun lia avo Francis Noel Clarke Mundy) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de septembro 1801 en Derby |
Morto | 11-an de aprilo 1877 (75-jara) en Markeaton Hall |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Markeaton Hall |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Familio | |
Patro | Francis Mundy |
Frat(in)o | Wrightson Mundy |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
William MUNDY (naskiĝis la 14-an de septembro 1801, mortis la 20-an de aprilo 1877[1]) estis la filo de Francis Mundy, parlamentano por Derby kaj Sarah. Li estis juĝisto de la paco, parlamentano kaj, en 1844, Supera Ŝerifo de Derbyshire.
Biografio[redakti | redakti fonton]
William Mundy estis la filo de Francis Mundy parlamentano por Derby. Lia fratino, Constance, edziniĝis kun William Henry Fox Talbot, fotisto.[2]
Lia fratino, Laura, mortis la 1-an de septembro 1842 en Londono.[3]
Lia edzino estis Harriett Georgiana Frampton kaj ili havis filon Francis Noel Mundy. Lia loĝloko estis Markeaton Hall.
En 1856 li estis Prezidanto de Provinca kaj urba Muzeo de Derby kaj Societo de Natura Historio. La kolektoj de la societo kreskis kaj en 1856 ili estis unue ofertitaj al la urbo fare de Mundy, sed la oferto estis malakceptita.[4]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ The Plantagenet Roll of the Blood Royal
- ↑ Foxtalbot letters
- ↑ " The Gentleman's Magazine], p.441, 1842
- ↑ Newsletter of the Geological Curators Club, Vol 1, No. 8, 1976.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]