Henry Lark Pratt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henry Lark Pratt
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1805 (1805-02-16)
en Derby
Morto 3-an de marto 1873 (1873-03-03) (68-jaraĝa)
en Stoke-upon-Trent
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Infano Hilton Lark Pratt
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Vendo-placo en Derby en 1850
Etruria el Basford Bank

Henry Lark PRATT (naskiĝis la 16-an de februaro 1805 en Derby, mortis la 3-an de marto 1873 en Stoke-on-Trent) estis angla pentristo kiu trejniĝis en la porcelana industrio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pratt naskiĝis en la paroĥo de St Peters en Derby la 16-an de februaro 1805 kaj li fariĝis metilernanto en la porcelana industrio en la Manufakturo de Derby kiam li estis ĉirkaŭ 12-jara. Pratt kompletigis sian lernadon en 1824. Li restis en Derby ĝis 1830. Post tio li laboris por Mintons ekde 1831 ĝis novembro 1836 kiel pentristo. Ses monatojn antaŭ ol li forlasis Mintons li edziĝis kun Margaret Windsor de Stoke-on-Trent. Henry kaj Margaret havis infanojn, la unuan en 1837 kaj la kvin unuajn en Stoke. Filo naskiĝis en 1839 kiu konfuzeble ricevis la saman nomon ol sia patro, ĉar ankaŭ li estis fariĝonta artisto.[1]

En 1841 Pratt priskribis sian profesion kiel artiston en la censo kaj en 1844 li ekinteresiĝis pri Oleo-pentrado. Li tiam estis dungita por desegni baronajn halojn en apudaj provincoj. Li ĝuis pentradon kaj estis lerta pri pejzaĝoj kaj specife la valo de Dovedale sur la limo de Derbyshire kaj Staffordshire. Klientoj de lia arto inkluzivis la Dukojn de Devonshire kaj Reĝinon Viktoria kiu aĉetis servicon kun vidoj de Kastelo Windsor kiujn Pratt pentris.[1]

Li revenis al Derby en 1851 kie li ankoraŭ perlaboris sian vivon per sia artisma lerteco kio vivtenis lian edzinon kaj iliajn naŭ infanojn. En 1861 li priskribis sin kiel "Pejzaĝan pentriston sur fajenco."[2] Li mortis la 3-an de marto 1873 en Stoke-on-Trent. La filo de Pratt, Henry Lark Pratt alinomis sin al Hinton por provi eviti konfuzon kun sia patro sed tio malmulte helpis ĉar troviĝas pentraĵoj subskribitaj “H.L.Pratt”.[1] Pratt (pli juna) ekspoziciis pentraĵon en la Reĝa Akademio en 1867 kaj ses jarojn poste li havis alian pentraĵon akceptitan de la Societo de Britaj Artistoj. Li mortis en 1875, 36-jaraĝa.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Henry Lark Pratt havas plurajn pentraĵojn[3] en Muzeo kaj artgalerio de Derby[4] same kiel pentraĵojn en la galerio de Newcastle under Lyme.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Mancip, David. (2004) Artists & Craftsmen of the 19th century Derby China Factory. Landmark Publishing. ISBN 1 84306 139 2.
  2. 'Henry Lark Pratt', Mapping the Practice and Profession of Sculpture in Britain and Ireland 1851-1951, University of Glasgow History of Art and HATII, online database 2011 [1] Arkivigite je 2014-05-17 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Allard, Sarah; Nicola Rippon. (2003) Goodey's Derby. Breedon Books, p. 157. ISBN 1 85983 379 9.
  4. Derbyshire Artists Derbyshire UK
  5. Paintings from Newcastle Museum, BBC.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]