Alfred Edward Goodey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Edward Goodey
Persona informo
Naskonomo Alfred Edward Goodey
Naskiĝo 1-an de januaro 1878 (1878-01-01)
en Derby
Morto 1-an de januaro 1945 (1945-01-01) (67-jaraĝa)
en Derby
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater University of Derby
Okupo
Okupo filantropo • pentristo
vdr

Alfred Edward GOODEY (1878-1945) estis kolektanto de pentraĵoj, presaĵoj kaj fotoj, specife tiuj rilataj al urbo Derby, anglaj Midlands.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La gepatroj de Alfred Edward Goodey estis William Henry Goodey kaj Rhoda Strutt kaj li naskiĝis en Derby en 1878.[1] Li estis edukita hejme kaj en Whitworth School antaŭ ol viziti Derby School of Art.[2] Li komencis kolekti oleo-pentraĵojn, akvarelojn, presaĵojn kaj fotojn en 1886, serĉante tiel foren kiel Amerikon por ĉio ajn rilata al Derby. Li eĉ komisiis artistojn por pentri samtempulajn vidojn de Derby, dezirante memori ĉion kio povus estis malkonstruita aŭ ŝanĝita.[2]

Alfred John Keene: St Mary's on the Bridge - Bridge Chapel by the River Derwent at night

Goodey havis gamon da interesoj inkluzivantaj naturhistorion kaj marŝadon tra Derbyshire; li estis amatora ŝekspira aktoro fondinta lokan societon kaj aranĝis "The Loft" por provludoj apud sia propra domo sur Lambourne Road. li estis priskribita kiel dando en golfkuloto kaj plena barbo kaj lipharoj kiu vizitadis sian preferatan trinkejon sur Sadler Gate kaj diskutis pri la demandoj de la tago. Tamen lia interesiĝo pri arto kondukis lin al prezidanteco de la Derby Sketching Club kaj sagaca okulo por pentraĵo helpis memori la historion de Derby kiu certigis lian notindecon.[2]

Goodey amasigis rimarkindan memoron de Derby kiel ĝi ekzistis en la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj, kaj en 1936 li donis pli ol 500 pentraĵojn al Muzeo kaj artgalerio de Derby.[3] Li ankaŭ testamentis al la urbo pliajn artaĵojn kaj 13,000 pundojn uzotajn por konstrui aldonaĵon al la Muzeo.[2] Li mortis en Derby en 1945 kaj la muzeo nun enhavas ne nur kolekton de Goodey sed la plej grandan kolekton de pentraĵoj faritaj de Joseph Wright of Derby. Kolekto de Goodey inkluzivis pentraĵojn de Alfred John Keene, membro de la familio Keene de Derby kiu inkludis lian patron kaj fotiston Richard Keene kiu publikigis la Derby Telegraph, kaj lian fraton William Caxton Keene. Tri el la pentraĵoj donitaj al Muzeo kaj artgalerio de Derby fare de Goodey estis faritaj de artisto Ernest Ellis Clark. Alia estis de C.T. Moore. Bildoj de lia kolekto estis publikigitaj de Urba Konsilio de Derby en la libro 'Goodey's Derby'.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alfred Goodey. Arkivita el la originalo je 2010-11-10. Alirita 2011-08-07. - Goodey family tree
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Allard, Sarah; Nicola Rippon. (2003) Goodey's Derby. Breedon Books, p. 1. ISBN 1 85983 379 9.
  3. Derbyshire artists.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]