George Sorocold

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvorado de Sorocold sur rivero Tamizo

George SOROCOLD (naskiĝis ĉ.1668, mortis ĉirkaŭ 1738) estis inĝeniero en Derby, Anglio en la 18-a jarcento.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Derby ĉirkaŭ 1668, filo de James Sorocold kiu translokiĝis al la urbo el Lancashire. Li edziĝis kun Mary, filino de Henry Franceys la 7-an de decembro 1684; en 1702 ili havis 13 infanojn, el kiuj 8 supervivis tiam.[1]

Iam inter 1685 kaj 1687 Sorocold estis implikita en la akvo-provizado de Macclesfield kaj en 1687, li alprenis la laboron rependigi la sonorilojn en All Saints Church, nun katedralo de Derby.

En 1692, li konstruis la unuan akvodukton de la urbo, uzante akvoradon por pumpi tra kvarkelk mejloj da tuboj faritaj el ulmaj trunkoj. Por ĉi tiuj li prilaboris bor-maŝinon, kiun li poste patentis. Tiu ĉi akvodukto daŭris preskaŭ cent jarojn, kaj li konstruis aliajn tra la lando, en Bridgnorth, Bristolo, Deal, King's Lynn, Leeds, Newcastle-upon-Tyne, Norwich, Portsmouth, Sheffield, kaj Great Yarmouth. En Londono li konstruis akvodukton ĉe Marchants, rekonstruis akvodukton de Ponto de Londono kaj entreprenis plibonigojn al New River. Inter liaj multnombraj novigoj estis pumpiloj funkciigataj de akvoradoj kiuj leviĝis kaj malleviĝis laŭ la nivelo de la fluo. Patento estis atribuita al lia kolego, John Hadley, en 1693.

En 1695 kaj 1699, li produktis planojn por plibonigi navigadon sur Rivero Derwent, kvankam ili ne estis efektivigitaj. Li ankaŭ estis implikita en plibonigoj al riveroj Lea, Aire kaj Cam.

Li konstruis la unuan silk-muelejon en Derby laŭ instrukcio de Thomas Cotchett, kiu ankaŭ laboris kun la silk-teksistoj de Spitalfields en Londono, kaj konsciis pri la avantaĝo apliki povumon al ŝpina procezo. Li kopiis la maŝinojn kiuj estis jam uzataj de la nederlandaj ŝpinistoj. Eble pro tio ke ili estis malpli efikaj ol la italaj, aŭ eble pro komercaj kialoj, la projekto malsukcesis. [2]

La ideo estis reprenita de John Lombe kiu, kun sia frato Thomas, dungis Sorocold por konstrui novan, pli grandan muelejon, bazitan sur la itala modelo, sur la loko de la malnova, kompletigita en 1722. Por Sorocold, kiu antaŭe estis dungita por pumpiloj kaj akvoradoj, tio ĉi estis ioma defio. La maŝinaro kiam finita enhavis 10,000 ŝpinilojn, kun 25,000 ŝpin-bobenoj, proksimume 5000 stelformaj radoj, pli ol 9000 tord-bobenoj kaj 46,000 volv-bobenoj, ĉio pelata de unusola akvorado. Manufakturo Lombe, tute rekonstruita post incendio en 1910, estas nun la Industria muzeo de Derby.

Li preskaŭ pereis en akcidento. Iun tagon, akompanante grupon da vizitantoj al la muelejo, Sorocold stumblis sur la irejo kaj falis en la kluzon. La akvo-forto kondukis lin en la radon inter du el la padeloj, el kiuj unu feliĉe rompiĝis, elĵetante lin en la muel-kanalon.

Li ankaŭ plibonigis la dren-sistemojn por minejoj, konsruis fer-forĝejojn kaj atmosferajn motorojn. Li ankaŭ konsilis pri dok-inĝenierarto, eble Howlands Dock en Surrey kaj certe la Old Dock konstruita de Thomas Steers en Liverpool.

Sorocold atingis nacian famon, kaj li estis la unua ne-militista persono titolita "inĝeniero". Lia dato de morto estas necerta, sed oni kredas ke estis iomete post 1738.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ward, Robert London's New River Londono, Historical Publications (2003) ISBN 9780948667848
  • A. W. Skempton: A biographical dictionary of civil engineers in Great Britain and Ireland, s. 642-644. Thomas Telford, 2002. ISBN 978072772939

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. K. R. Fairclough, 'Sorocold, George (c. 1668–1738?)’, Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press, 2004 http://www.oxforddnb.com/view/article/47971
  2. Cooper, B., (1983) Transformation of a Valley: The Derbyshire Derwent Heinemann, ISBN 9780435329730 Google Books Republished 1991 Cromford: Scarthin Books

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]