Georg Holtzendorff
Aspekto
| Georg Holtzendorff | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Georg Holtzendorff | ||
| Naskiĝo | en Saksio | |
| Morto | ||
| Lingvoj | germana vd | |
| Ŝtataneco | Germanio | |
| Profesio | ||
| Okupo | pentristo | |
| Laborkampo | pentrado vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |

Grafo Georg HOLTZENDORFF (ankaŭ skribata Holzendorff) estis pentristo de Saksio, specialisto pri pejzaĝoj, figuroj kaj keruboj, kiu serĉis rifuĝon en Anglio kiel konsekvenco de la Francia-Prusia Milito.[1]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Holtzendorff laboris por Royal Crown Derby kaj desegnis skizojn reprezentantajn la pejzaĝon de Derbyshire kiuj estis aplikitaj al fajenco.[2]
Lia ĉefa verko estis la dekoracio de la Deserta Servico de Gladstone, donacita de la 'Liberalaj Laboristoj' de Derby al Ĉefministro William Ewart Gladstone en 1883. Akvarelo farita de Holtzendorff (ĉ. 1882), kun vidaĵo de Becket Street, Derby, kun la Muzeo kaj artgalerio de Derby en la fono, estas la sola restanta surpapera etudo ligita al la servico de Gladstone.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Margaret Sargeant. Royal Crown Derby, p. 28.[rompita ligilo]
- ↑ Edmund Burke. (1884) Longmans: The Annual register of world events 125, p. 52.
- ↑ artfund.org: Becket Street, Derby. Arkivita el la originalo je 2011-07-25. Alirita 2011-07-13 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de Muzeo kaj artgalerio de DerbyArkivigite je 2011-09-26 per la retarkivo UK Government Web Archive

