Derventio (Little Chester)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi romia puto datiĝas de malfrua 3-a jarcento, Derventio troviĝas malantaŭ la domoj

Derventio estis malgranda urbo en la Romia provinco de Britannia. Hodiaŭ ĝi estas konata kiel Little Chester, en la antaŭurbo de Derby, lokita en la Angla provinco de Derbyshire.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La unua Romia fortreso en la areo estis konstruita sur la alia bordo de Rivero Derwent en Strutts Park. Ĝi estis anstataŭita ĉirkaŭ la jaro 80 de fortreso sur la nuna loko, sed tiu ĉi daŭris nur ĉirkaŭ 40 jaroj, kaj poste estis ekskomisiita. Estis ampleksa Romia aktiveco instigita de la fortreso, kiu estis ligita okcidente per vojo al Icknield Street, kaj oriente per vojo al Sawley sur rivero Trent. Fort-vicus kiu manufakturis potojn kaj forĝis feron estis fondita 600 metrojn oriente sur Sawley Road. La fortreso estis poste re-okupita kaj re-uzita dum pliaj 25 jaroj. La defenda taluso kaj palisa remparo estis nun refaritaj kaj ŝtonaj pordoj konstruitaj. Poste ĝi restis neokupita ĝis la malfrua 3-a jarcento kiam ŝtona muro estis konstruita ĉirkaŭ la urbo.[2] Ĝi ne postvivis la finon de la kvara jarcento.

La moderna Old Chester Road dispartigas la lokon de la fortreso, kaj en la 19-a jarcento ĝi estis tranĉita de linio de Midland Railway.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kampanjoj de Ostorius Scapula

Tiu ĉi parto de Britannia estis okupita de tribo konata kiel la Cornovii. En la jaroj 46-47 la Romia armeo sub komando de guberniestro Aulius Plautius probable okupis la landojn sude de rivero Trent, tial en la jaro 50 ĝi estis la fronta linio. Estas foresto de skribita dokumentado pri ĉi tiuj jaroj tial oni dependas de arĥeologiaj elfosadoj. Malfrue en la jaro 47 la nova gurbeniestro de Britio, Ostorius Scapula, komencis kampanjon kontraŭ la triboj de hodiaŭa Kimrio, kaj la Ĉeŝira ebenaĵo. Tiam la Romia fortreso de Strutts Park, estis unu el la novaj fortresoj konstruitaj laŭlonge de la nova suplementa vojo de Wroxeter al Rossington.

La kampanjo por konkeri la silurojn daŭris sub guberniestro Quintus Veranius kaj ties posteulo Gaius Suetonius Paulinus sed tiam la rolo de Strutt Park estiĝis la konservo de paco. Ĉ. jaro 74, la landoj norde de la Rivero Mersey fariĝis malstabilaj, kiam Reĝino Cartimandus devis peti helpon de la Romianoj por batali kontraŭ ribelado. Poste en jaro 78, Gnaeus Iulius Agricola, famiĝinta pere de tre laŭda biografio de li verkita de lia bo-filo, Tacitus, estis farita guberniestro. Li fortikigis fortresojn, plibonigis voj-infrastrukturon kaj faris kelkajn nun bone dokumentitajn kampanjojn- unue en jaro 78, li rekonkeris Nordan Kimrion, poste en jaro 79 li konkeris la Brigantes kaj Parisii prenante la tuton de Norda Anglio supren ĝis la nuna Skota limo. Fortreso de Strutts Park estis vakigita en jaro 80 kiam Derventio estis konstruita.

Derventio estis okupita dum 40 jaroj ĝis ĉirkaŭ jaro 120. Por meti ĉi tion en la kunteksto, Imperiestro Hadriano vizitis Britannia-n en jaro 120 kaj ordoni la konstruon de sia muro. Kvankam Britannia ĉiam havis grandan garnizonon, fokuso nun turniĝis al industria produktado. Derby produktis potojn kaj havis aliron al la ĉefaj minejoj de la nordo de Distrikto Peak, poste ĝi fariĝis la centro de metala prilaborado. Tio ĉi daŭris dum la venontaj 200 jaroj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • "Exploratory excavations at Little Chester, Derby" en Derbyshire Archaeological Journal vol. 102 (1982) pp. 74–83
  • M. Brassington, "The Roman roads of Derby" en Derbyshire Archaeological Journal vol. 101 (1981) pp. 88–92
  • M. Brassington, "Little Chester, Derby: The 1926 excavations" en Derbyshire Archaeological Journal vol. 113 (1993)
  • Barry C. Burnham, John Wacher, The Small Towns of Roman Britain. Londono: Batsford, 1990
  • J. D'Arcy, A City within a City. Little Chester, Derby AD 80 - AD 2000. Derby, 2005
  • M. Dearne, "The military vici of the South Pennines: retrospect and prospect" in R. Hodges, K. Smith, eds, Recent Developments in the Archaeology of the Peak District (Sheffield: Sheffield University Press, 1991) pp. 69–84
  • J. Dool, H. Wheeler and others, Roman Derby - Excavations 1968-1983. 1986. (Derbyshire Archaeological Journal vol. 105, 1985)
  • R. Langley, C. Drage, "Roman Occupation at Little Chester, Derby: salvage excavation and recording by the Trent and Peak Archaeological Trust 1986-1990" en Derbyshire Archaeological Journal vol. 120 (2000)
  • A. L. F. Rivet, Colin Smith, The Place-Names of Roman Britain (Londono: Batsford, 1979) p. 334
  • C. B. Sherwin, "Roman Remains at Little Chester" en Derbyshire Archaeological Journal vols 46/47 (1924/1925)
  • C. Sparey Green, "Excavations on the south eastern defences and extramural settlement of Little Chester, Derby, 1971-2" en Derbyshire Archaeological Journal vol. 122 (2002)
  • D. F. Williams, Roman amphorae from Derby, Little Chester. Londono: English Heritage, 1991 (AML Report, 28/91)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Burnham, Barry C; Wacher, John. (1990) The Small Towns of Roman Britain. Londono: B T Batsford. ISBN 9780520073036.
  2. (2006-06-15) Manor Kingsway SPD Derby. White Young Green Environment Ltd for English Heritage.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]