Monaĥejo Strahov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monaĥejo Strahov
Strahovský klášter
monaĥejokonventoKolegiata preĝejo
Bazaj datoj
Konstrustilo baroka arkitekturo • renesanca arkitekturo • Romaniko vd
Arkitekto Anselmo Lurago vd
Estiĝo 1143
Lando Ĉeĥio vd
Situo Hradčany
Situanta sur Strahovské nádvoří
Situo
Geografia situo 50° 5′ 9″ N, 14° 23′ 21″ O (mapo)50.08596290314.389281672Koordinatoj: 50° 5′ 9″ N, 14° 23′ 21″ O (mapo)
Monaĥejo Strahov (Prago)
Monaĥejo Strahov (Prago)
DEC
Monaĥejo Strahov
Monaĥejo Strahov
Situo de Monaĥejo Strahov
Map
Monaĥejo Strahov
Posedata de Královská kanonie premonstrátů na Strahově vd
Filioj Monastery of Premonstratensians vd
Retejo https://www.strahovskyklaster.cz/
vdr
Monaĥejo en Strahov

Monaĥejo Strahov (estinta monaĥejo de la Premonstratoj), fondita en la jaro 1140, estas hodiaŭ ejo de la "Muzeo de ĉeĥa litera-turo".

Ĝi estis la plej granda romanika monaĥejo en Bohemio, poste rekonstruita en la gotika, renesanca kaj baroka stiloj. La ĉefa preĝejo de Ascendotago de Mario Virgulino estis origine romanika baziliko, kiun oni alikonstruis en gotikan kaj renesancan stilojn kaj fine en la dua duono de la 17-a jarcento interne barokigis. La fronto de la preĝejo devenas el la jaroj 1732-1751. La duan preĝejon, de Sta Roĥo, ordonis konstrui en la jaroj 1603-1612 imperiestro Rudolfo la 2-a memore al la saviĝo dum la granda pesto en 1599.

En la jaroj 1782-1783 konstruis arkitekto Ignazio Palliardi la bibliotekejon, kies klasika fasado apartenas al la plej belaj el la fino de la 18-a jarcento en Prago.

La kolekto de la biblioteko de Strahov, la plej granda monaĥeja biblioteko en Prago, estas mondfama precipe pro ilustritaj manuskriptoj kaj inkunabloj. La tuta monaĥeja komplekso estis lastatempe artisme renovigita kun granda zorgo. El la Strahova ĝardeno kaj ties pavilono "Gloriet" prezentiĝas unika panoramo de Prago.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.